El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝos surreta bilet-vendado de la Muzeo de la Imperiestra Palaco

| 2017-05-09
Bookmark and Share
 

    Lastatempe la Muzeo de la Imperiestra Palaco anoncis, ke en julio ĉi-jare prove ekfunkcios la sistemo de surreta bilet-vendado de la muzeo, kaj ke en malfrua oktobro ĝi oficiale komencos vendi biletojn surrete. Tio estas nova maniero de la Muzeo de la Imperiestra Palaco por helpi al vizitantoj eviti la homplenan periodon.

 

 

    Laŭ Shan Jixiang, direktoro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco, de julio ĝis oktobro estos la prova fazo de la surreta bilet-vendado, kaj dum tiu periodo paperaj biletoj estos ankaŭ vendataj ĉe la giĉetoj de la muzeo. Laborantoj starigos du fiksajn inform-standojn ĉe la norda kaj suda finoj de la placo Duanmen-pordego de la Imperiestra Palaco por hepli tiujn, kiuj ne estas familiaraj kun la surreta vendado.

 

    Kvankam iagrade efikis pli frue praktikitaj rimedoj por limigi troan amasiĝon de vizitantoj, tamen la totala nombro de vizitantoj al la Imperiestra Palaco daŭre kreskas jaron post jaro kaj superis 16 milionojn da personoj en 2016. La surreta bilet-vendado povos helpi al la muzeo iagrade antaŭvidi la nombron de vizitantoj kaj utilos por plibonigi la laŭordan vizitadon al la muzeo kaj doni al vizitantoj pli bonajn spertojn.

 

    Por maljunuloj kaj tiuj, kiuj jam kutimiĝis al la tradicia maniero por aĉeti bileton, la Muzeo de la Imperiestra Palaco funkciigos apartajn giĉetojn de ĝeneralaj servoj. Shan Jixiang diris, ke ja estas iuj maljunuloj, kiuj tute ne uzas interreton, kaj konsiderante ilian situacion oni zorgos pri la faciligo de ilia vizito al la muzeo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments