El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj produktaĵoj helpas ordinarulojn vivi pli sekure kaj pli facile

| 2017-05-09
Bookmark and Share

    Jam delonge oni rigardas Ĉinion kiel la prilaborejon de produktaĵoj por la tuta mondo, kaj malmultekostaj varoj produktitaj de tiu ĉi lando troviĝas ĉie en la mondo. Sed dum la lastaj jaroj la teknologia inventado kaj kreiva povo de Ĉinio, reprezentataj de grandrapidaj trajnoj kaj saĝaj poŝtelefonoj, fariĝis jam konataj internacie.

 

    En la kampo de pinta teknologio ĉinaj entreprenoj ne plu sekvas la evoluon de la mondo, sed akompanas aŭ foje eĉ direktas ĝin. Multaj mirindaj produktaĵoj de la lando ne nur ŝanĝis la vivon de ĉinoj mem, sed ankaŭ pluapaŝe solvas la malfacilojn en la popola vivo de tiuj landoj laŭ "La Zono kaj Vojo".

 

    Ĉinaj sekurec-kontroliloj uzataj tutmonde

 

 

    La sistema kontrolilo por konteneroj en tuto de vagonaro estas inventita de la ĉina entrepreno NUCTECH. Ĝi estas la ununura ekipaĵo en la mondo kun la povo skani trans tri relvojoj. La X-radio povas atingi plej malproksime la punkton for de la radioemisiilo je la distanco de 22 metroj. Tiu ĉi tekniko estas posedata nur de Ĉinio.

 

    Nun pli 20 mil ĉinaj sekurec-kontroliloj funkcias en pli ol 150 landoj kaj regionoj. En la Manika Tunelo, en la haveno de Hamburgo... ĉie videblas tiaj ekipaĵoj. Plie, ĉe la doganoj de Armenio, Tajlando kaj aliaj landoj, oni havas ne nur la ekipaĵojn, sed ankaŭ ĉiuflankan anticipan planon kontraŭ eventualaj minacoj.

 

    Ĉinaj ciferecaj televidoj en Afriko

 

 

    En 2010 oficiale ekfunkciis la ĉina kompanio StarTimes en Tanzanio. Pro la malmultekosta sed altkvalita servado, ĝi akiris grandan disvolviĝon.

 

    Nun ekzistas en Tanzanio pli ol 1500 mil uzantoj de la televidiloj de tiu ĉi ĉina kompanio. Ĝi fariĝis la plej granda entrepreno de la cifereca televido en tiu ĉi orient-afrika lando. Krom la bonkvalitaj lokaj televid-programeroj, la kompanio alportis al la rigardantoj ĉinajn filmojn kinejajn kaj televidajn en la lokaj lingvoj.

 

    Sudazia akvo purigita dank' al ĉinaj firmaoj

 

 

    Antaŭe en Srilanko multaj homoj suferis de kronika rena malsano pro nekonata kaŭzo. Fine oni trovis, ke malpura trinkakvo eble estas grava faktoro. Subtenite de la ĉina registaro kaj la Ĉina Akademio de Sciencoj, ĉinaj firmaoj, ekzemple Tidelion kaj OriginWater, venis al Srilanko kaj helpis la landon solvi la problemojn pri sekureco de trinkakvo kaj traktado de malpura akvo.

 

    Dum unujara kontrolado kaj preparado, Tidelion decidis starigi en 4 lokoj instalaĵojn por purigi kaj konservi akvon aŭ modulajn akvokonservilojn.

 

    En alia lando de suda Azio, Pakistano, per sia propra membrano-tekniko, la kompanio OriginWater renovigas la infrastrukturon de akvotraktado kaj trinkakva provizo en la provinco Panĝabo por solvi la problemon de trinkakvo por tieaj urbetoj kaj vilaĝoj.

 

Redaktoro: Xie Reifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments