El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rizo aromas sur la Silka Vojo

| 2017-05-10
Bookmark and Share

de LING SHUO, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua

 

 

    Fine de februaro 2017, en la frua printempo de Ĉinio, ĉino Xu Guowu refoje pretigis sian pakaĵon por vojaĝi al la provinco Savannakhet de Laoso. Tie baldaŭ komenciĝos la plej varma sezono de la jaro, taŭga por kultivi rizon.

 

    Penso el bovlo da rizo

 

    En 2014, kiel membro de hunan-a delegacio, Xu Guowu unuafoje vizitis Laoson. Tie li gustumis lokan rizon. Tio vekis lian rememoron pri infaneco. "Mi estis internulo de mezlernejo. Post fino de ferioj mi devis kunporti sakon da rizo kiel nutraĵo por unu semestro. La rizo, kiun mi manĝis en Laoso, havas la saman guston de tiu, kiun mi kutimis kunporti en mia infaneco", diris Xu.

 

    Li serĉis rizkampon laŭ la aromo de rizfloroj. Li vizitis la plej gravan riz-produktejon de Laoso en ĝia suda ebenaĵo kaj surpriziĝis pri lokaj postiĝintaj teknologioj pri sembredado kaj kulturado de rizo, malmulta produktokvanto kaj malalta produktentuziasmo. "La vizito donis al mi la impreson: primitiva kultivado per fajro kaj tranĉilo, kaj vasta, sed neintensa terkulturado."

 

    Tiam li faris en si la decidon ŝanĝi tiun postiĝintan produktadan manieron.

 

    Ĉina normo

 

    En 2015 Xu Guowu komencis semi rizon en Laoso per pli produktiva maniero. Lokaj kamparanoj liveris kampon kaj laborfortojn kaj li respondecis pri kapitalo, teknologio kaj vendado de rizo. Li ellaboris striktajn normojn pri kultivo de rizo kaj ili estis adoptitaj de la laosa registaro.

 

    "Antaŭe en Laoso estis nur unu prilaborejo de rizo investita de franco laŭ ĉinaj normoj. Nun en la lando estas sep tiaj prilaborejoj, inkluzive de kvar francaj entreprenoj", Xu diris: "La normo de Ĉinio estas konsiderata kiel la normo de eksportado de laosa rizo kaj akceptata de pli kaj pli multaj landoj kaj entreprenoj."

 

    Spirito de la Silka Vojo

 

    Doktorino Pradaley, direktoro de la Tasanou-a Centro pri Esplorado de Rizo kaj Kulturado de Semoj, estas laosa "ŝtata trezoro" en riza industrio kaj "Yuan Longping en Laoso" en la okuloj de ĉinoj. Dum multaj jaroj, esplorado pri sem-bredado kaj plenumado de esplor-rezultoj estis limigitaj de lokaj malfortaj ekonomiaj bazoj. La alveno de ĉina entrepreno alportis al Pradaley ŝancon. La industria zono de rizo fondita de Xu Guowu multe kontribuas por ŝia esplorado.

 

    "Dum multaj jaroj mi havis la revon eksporti bonkvalitan rizon de Laoso al aliaj landoj," tiu pli-ol-60-jara maljunulino diris al raportisto: "La iniciato 'La Zono kaj Vojo', proponita de Ĉinio, realigis mian revon. Ĉina entrepreno ne nur kreis por ordinaraj homoj ŝancon por disvolvado, stimulis ilian entuziasmon kaj grandigis iliajn enspezojn, sed ankaŭ helpis ilin fariĝi fakuloj pri riz-kulturado. Tio estas tre laŭdinda."

 

    Laosa ministro pri agrikulturo kaj forstumo Lien Thikeo diris, ke la tuta procezo de eksporto de laosa rizo al Ĉinio estas bona klarigo pri kuna profito alportita de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Laosa Ministerio de Agrikulturo kaj Forstumo invitas Xu Guowu fariĝi ĝia konsilisto pri agrikultura planado.

 

    Xu Guowu petis Laoson nomi la nove kultivitan rizon "Numero 1 de la Silka Vojo", ĉar laŭ li la spirito de "La Silka Vojo" estas kredo, paca kunlaboro kaj harmonia interŝanĝo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments