El Popola Ĉinio>头条新闻>

700 robotoj laboras super 200 mil paketoj en Ĉinio

| 2017-05-10
Bookmark and Share

    Lastatempe, kelkminuta filmeto populariĝis inter ĉinoj pere de la interreto.

 

    En ĝi videblas centoj da malgrandaj robotoj, kiuj veturas enorde kaj rapide, portante paketojn sur si. Ili povas precize "ĵeti" la paketojn en la buŝon de la tubkondukilo kiu kondukas al la suba etaĝo.

 

    Tia sistemo de robotoj kaj aliaj ekipaĵoj estas kune ellaborita de la kurierkompanio STO Express kaj la robotoprodukta kompanio Libiao. Nun tiaj sistemoj funkcias en tri ekspreso-centroj de la kurierkompanioj en la urboj Yiwu, Tianjin kaj Linyi.

 

    La centro en Yiwu havas du etaĝojn, supre estas la laborejo de robotoj, kaj sube homoj prenas, elektas kaj klasifikas la paketojn. Inter la du etaĝoj ekzistas 240 tubkondukiloj kun kvadrataj buŝoj, ĉiu buŝo reprezentas difinitan cellokon: iu urbo aŭ ekspreso-centro. La paketoj estas unue portitaj de transporta bendo al la supra etaĝo, sekve klasifikitaj de la robotetoj, kaj fine ĵetitaj suben laŭ la cellokoj.

 

    Tia roboteto similas al vakua balail-roboto. La supra flavkolora pleto de la roboto povas aŭtomate renversiĝi. La robotetoj estas tre lertaj kaj rapidaj, oni ameme donis al ili la kromnomon "flavaj hometoj". Kiam laboranto de la kurierkompanio metas paketon sur ĝian pleton, ĝi povas ene de sekundo skani la informon de la celloko, dum la centra reg-sistemo analizas tiun informon kaj instrukcias al ĝi la plej taŭgan vojlinion.

 

    La robotetoj transportas la paketojn kun la pezo de malpli ol 5 kilogramoj, kaj scipovas samtempe skani paketon, mezuri ĝian pezon kaj ĝin klasifiki.

 

    Ĉiu roboteto havas kontraŭobstaklan programeron, kiu uzas infraruĝajn kaj ultrasonajn ondojn. Dum la veturado ili povas aŭtomate halti antaŭ "obstrukco" aŭ mem trovi pli facilan vojlinion. Kiam la roboteto atingis la indikitan lokon, ĝia flava pleto renversiĝas, kaj la paketo glitas al la suba etaĝo.

 

    Laŭ la statistiko de STO Express, 700 robotetoj povas labori super 200 mil paketoj en 10 horoj ĉiutage. Tio helpas al la kompanio ŝpari 70% de homfortoj, kaj ankaŭ maloftiĝis la difektiĝoj de paketoj kaj eraroj en ilia klasifikado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments