Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Surretaj rektaj dissendoj en Ĉinio

| 2017-05-12
Bookmark and Share
 

    En decembro 2016, per surreta rekta elsendo du surretaj favoratoj el la municipo Chongqing rekomendis Penggan, kiu estas aparta speco de oranĝo, produktita en la vilaĝo Paishan de Jishou-urbo de la Xiangxi-a Aŭtonoma Subprovinco de Tuĝjao kaj Mjaŭo. Dum unu tago 250 mil ĝin-oj, t.e. 125 mil kilogramoj da Penggan estis venditaj kontraŭ 310 mil juanoj .

 

    En Ĉinio surretaj rektaj dissendoj komenciĝis en 2005 kaj fariĝis tre popularaj en 2016, kiam diskonigado de informoj fariĝis signife dependa de rektaj dissendoj. Ŝajnas, ke nuntempe sen rektaj dissendoj ne povas okazi tia diskonigado. Tiu ĉi metodo estas vaste uzata en la kampoj de interagaj amuzoj, raportado kaj aliaj.

 

    Laŭ la raporto pri la socia valoro de surretaj rektaj dissendoj, kiun publikigis la Ĉina Asocio pri Prezentaj Artoj, en 2016 la totala enspezo de la koncerna industrio atingis 21.85 miliardojn da juanoj. En tiu jaro ekzistis pli ol 250 tiuspecaj platformoj kaj 344 milionoj da uzantoj. 47.1% de retumantoj iam ilin uzis, kaj inter tiuj homoj la proporcion de 73.6% konsistigis malpli-ol-30-jaruloj.  

 

    En la politika kampo la interreta kompanio Tencent kaj kelkaj tradiciaj amaskomunikiloj jam efektivigis rektan dissendon de panoramaj raportoj pri la "Du Sesioj" fare de raportistoj el 40 amaskomunikiloj. Lokaj registaroj ankaŭ rekte dissendas raportojn pri publike atentantaj aferoj kiaj progreso de ĉefaj projektoj kaj transformoj de loĝkvartaloj. Rektaj dissendoj bone informas la publikon pri gravaj politikaj temoj.

 

    En la kampo de neprofitcelaj agadoj, en februaro ĉi-jare la interreta servo iPanda kaj la Ĉina Centra Televido kune starigis apartan retejon por rekte dissendi la vivon de grandaj pandoj kaj tiel diskonigas al la publiko la gravecon de protektado de la biologia diverseco.  

 

    Laŭraporte ankaŭ la Ĉina Asocio pri Prezentaj Artoj kaj la Subdepartemento pri Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kune disvolvos projekton pri "surretaj dissendoj + nemateriaj kulturaj heredaĵoj". La projekto celas, ke surretaj rektaj dissendoj ludu pli gravan rolon en la diskonigo de la tradicia kulturo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments