El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel oni uzos aldonitan investon de Silkvoja Fonduso?

| 2017-05-16
Bookmark and Share
 

    La 14an de majo en la malferma ceremonio de Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis, ke lia lando aldonos 100 miliardojn da juanoj al Silkvoja Fonduso kiel financa subteno por "La Zono kaj Vojo".

 

    La promeso vekis diskutojn en interreto. Iuj estas maltrankvilaj pri la profito el la investo, kaj iuj taksas, ke Ĉinio faras tion por aĉeti influon. Yi Gang, vicprezidanto de Ĉina Popola Banko, eksplikis tion.

 

    Ĉinio starigis la fonduson en 2014. Tio estas la konkreta agado de Ĉinio por subteno al "La Zono kaj Vojo" kaj grava esploro de Ĉinio en internacia investo.

 

    Ĝis la fino de la unua trimestro estis subskribitaj 15 programoj kun promesita investo de ses miliardoj da usonaj dolaroj. La programoj kovras Rusion, Mongolion, Centr-Azion, Sud-Azion, Sudorient-Azion, Okcident-Azion, Nord-Afrikon kaj Eŭropon. Krome, la fonduso investis du miliardojn da usonaj dolaroj por starigo de Ĉina-Kazaĥa Fonduso de Kunlaboro pri Produkt-kapablo.

 

    La fonduso havas tri celojn:

 

    Unue, la fonduso praktikos kaj disvastigos la spiriton de "La Zono kaj Vojo".

 

    Due, la fonduso sekvos la ideon pri mediprotekto, daŭripova evoluigo, kaj plenumos socian respondecon.

 

    Trie, la fonduso kunlaboros kun entreprenoj kaj financaj institucioj en Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments