La haveno Piraeus en Grekio, modelo de kungajno kadre de "La Zono kaj Vojo"

| 2017-05-16
Bookmark and Share

La panoramo de la haveno Piraeus

 

    La haveno Piraeus en sudaj Balkanoj kaj sudorienta Grekio estas la plej granda haveno en Grekio, la plej granda kontenera haveno en orienta regiono de Mediteraneo kaj unu el la 50 plej grandaj konteneraj havenoj en la mondo. En 2016 ĉina grupo COSCO SHIPPING fariĝis akciulo de la havenoficejo de la haveno Piraeus kaj nun la haveno estas rigardata kiel modelo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Grekio.

 

Intervjuata Panagiotis Kouroumblis (la kvara de dekstre), greka ministro pri politikoj de martransportado kaj insuloj

 

    Antaŭ nelonge Panagiotis Kouroumblis, greka ministro pri politikoj de martransporto kaj insuloj, estis intervjuita de raportisto. Li opinias, ke la kunlaboro inter Grekio kaj Ĉinio en la haveno Piraeus enkorpigas la altan interfidon inter la du landoj, kaj la haveno fariĝos natura partnero kaj grava forto de la iniciato "La Zono kaj Vojo".

 

La 5-6-tavolaj konteneroj sur la kajo de la haveno Piraeus, kie estis metitaj nur du-tavolaj konteneroj antaŭ la teknika renovigo fare de la grupo COSCO SHIPPING

 

    Kouroumblis diris, ke Grekio kaj Ĉinio faras multajn kunlaborojn pri maraferoj, speciale en la haveno Piraeus kun ŝipa transportado kiel kolona entrepreno. Laŭ li, la projekto de la haveno Piraeus povas esti rigardata kiel modelo por la dulanda kunlaboro. Kouroumblis taksis: "Tio profitas de la senĉesa profundigo de la duflanka interkompreno, kaj la rilataj interkonsentoj estas subskribitaj surbaze de interfido kaj komunaj interesoj. La investo de Ĉinio en la haveno estas tre sukcesa kaj nun ni povas vidi pli kaj pli multajn kontenerojn kaj altiĝas la transporta kvanto ĉe la haveno. Fakte la atingoj estas pli multaj ol ni kapablas vidi. Mi tre admiras la grupon COSCO SHIPPING pro ĝiaj klopodado en disvolvo de kulturo kaj respekto al lokaj laboristoj."

 

    Kouroumblis emfazis, ke la haveno okupas tre gravan pozicion en la iniciato "La Zono kaj Vojo". Atinginte la havenon ĉinaj varoj povas esti rekte transportitaj per fervojoj al Hungario, Aŭstrio, Ĉeĥio, Slovakio kaj aliaj mezeŭropaj landoj. Tiuj teraj kaj maraj transportaj linioj pli strikte kaj pli facile kunligos Ĉinion kaj Eŭropon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments