El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Indonezio konsentis intensigi kunlaboron de "La Zono kaj Vojo"

| 2017-05-17
Bookmark and Share
 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe emfazis la specialan ligitecon de Indonezio kun la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, vokante la du landojn fortigi kunlaboron sub la kadro de la iniciato "La Zono kaj Vojo".

 

    Xi diris dum la renkontiĝo kun indonezia prezidento Joko Widodo, ke li proponis la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento unuafoje, kiam li faris paroladon en Indonezio en oktobro de 2013. La integriĝo de la propono kun la Tutmonda Mara Apogpunkto de Indonezio riĉigis duflankajn rilatojn.

 

    Xi urĝis Ĉinion kaj Indonezion daŭrigi altnivelajn interŝanĝojn por antaŭenigi sian ampleksan strategian partnerecon kaj firmigi politikan reciprokan konfidon. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas klopodi por profundigi pragmatan kunlaboron, antaŭenigi infrastrukturajn projektojn kaj certigi ekvilibran kreskon de duflanka komerco. Li difinis investon, financon, minekspluaton, agrikulturon kaj nukleenergion kiel kampojn de plua kunlaboro inter la du landoj, krom la batalo kontraŭ terorismo, narkotaĵa regado, retsekureco kaj bato kontraŭ translandaj krimoj. Xi aldonis, ke la du landoj devas ankaŭ efektivigi dialogon kaj kunlaboron pri maraj aferoj, akceli interŝanĝojn en turismo, edukado kaj kulturo kaj fortigi komunikadon kaj kunordigon en plurflankaj organizoj.

 

    Widodo diris, ke Indonezio kredas, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportos pli da oportunoj de kunlaboro al la du landoj. Indonezio pretas labori kun Ĉinio sub la kadro de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj plibonigi duflankajn komercon kaj investon. La indonezia flanko diskutos kun Ĉinio pri la konstruado de ekonomia interliga koridoro kaj klopodos por profundigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn inter la du landoj.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments