El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gvidantoj de 30 landoj kaj internaciaj organizoj atingis konsenton pri disvolvado de "La Zono kaj Vojo"

| 2017-05-17
Bookmark and Share
 

    Gvidantoj el 30 landoj kaj ŝlosilaj internaciaj organizoj atingis ampleksan konsenton pri kunlaboro de "La Zono kaj Vojo", kiam ili finis pintkunvenon lunde en Pekino.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la gvidantoj konsentis, ke ili akcelos internacian kunlaboron pri disvolvado de "La Zono kaj Vojo" kaj kune pritraktos defiojn alfrontatajn de la tutmonda ekonomio.

 

    Xi lunde prezidis la Rondtablan Kunvenon de Gvidantoj en Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro.

 

    Dum parolado en ferma ceremonio, Xi diris, ke la gvidantoj apogas striktan kunordigon de ekonomia politiko kaj pli fortan sinergion de siaj disvolvaj strategioj en klopodo por realigo de kunordigita kaj interligita disvolvado. Li diris, ke ili esperas turni interkonsenton en agon kaj atingi novajn rezultojn en praktika kunlaboro.

 

    Xi aldonis, ke ili kredas, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" prezentas malferman kaj inkluzivan platformon de disvolvado, kaj ĉiuj landoj povas partopreni en ĝi, kontribui por ĝi kaj profiti de ĝi kiel egaluloj.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments