El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino reguligos la lasadon de kunluaj bicikloj

| 2017-05-17
Bookmark and Share
 
    Granda nombro da kunluaj bicikloj sur la stratoj de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, alportas al la urbanoj grandan oportunon por ilia veturado, kaj ankaŭ mildigas polucion. Sed en la uzado de tiaj bicikloj aperas ne malmultaj problemoj, kaj unu el la plej evidentaj estas ilia senorda lasado, kio ĝenas la trafikon.

 

    Por tion solvi, la distrikto Dongcheng de Pekino praktikos la planon, laŭ kiu ĝi indikas 600 zonojn por la lasado de ne-motoraj veturiloj. Ankaŭ en la poŝtelefonaj programeroj de diversaj kunluaj bicikloj, oni signalos la lokojn kie la uzantoj povas lasi la luitajn biciklojn. Plie, en junio aŭ julio ĉi-jare prove funkcios la tekniko de "elektronika barilo", kiu reguligos la lasadon de bicikloj per sendrata interreto.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments