Ĉefpaĝo

Bicikli en Pekino - dua parto

| 2017-05-17
Bookmark and Share

Rafael Henrique Zerbetto

 

    Pekino estas ebena urbo, kaj pro tio biciklo estas tre taŭga veturilo por ĝi. La biciklovojoj sur larĝaj pekinaj stratoj efike apartigas biciklojn de la aŭtoj, busoj kaj kamionoj. Aliflanke biciklovojoj ne estas ekskluzivaj por bicikloj: ankaŭ tricikloj, motorcikloj kaj aliaj malgrandaj veturiloj, inkluzive de rulseĝoj kaj beboĉaroj, rajtas uzi ilin, eĉ kelkaj piedirantoj iras sur biciklovojo anstataŭ uzi la trotuaron, sekve oni devas esti tre atenta.

 

 

    Trafiko en Pekino estas densa, tamen biciklovojoj estas larĝaj. Ĉe stratanguloj malgrandaj veturiloj devas sekvi la samajn regulojn de piedirantoj, sed al homo tute fremda al la pekina trafiko mi donas simplan konsilon: se vi ne scias kiam transiri la straton, simple sekvu la aliajn.

 

    Foje okazas neatenditaĵo: eksterlandano devas esti tre atenta ĉar trafikaj kutimoj en Ĉinio estas malsimilaj al tiuj de multaj landoj. Foje oni venas el la mala direkto, kaj en Brazilo kiam tio okazas ambaŭ restas en sia maldekstra flanko por eviti kolizion, sed en Ĉinio malfacilas diveni kiun flankon la alia elektos, do necesas klare signali al la alia biciklanto ĉe kiu flanko vi restos. Alifoje junulino antaŭ mi subite haltis meze de la vojo por atendi sian amikinon, rezulte ankaŭ mi devis subite bremsi por eviti kolizion, kaj pluraj biciklantoj malantaŭ mi faris la samon, sed neniu kolizio okazis. Pro tiuj neatenditaĵoj oni devas eviti iri rapide.

 

    Mi legis novaĵojn pri la troa kvanto da luprunteblaj bicikloj en Pekino, sed mia persona sperto estas alia: kutime mi devas iom piediri serĉante biciklon, kaj ofte kiam mi parkas mian biciklon tuj venas alia uzanto kaj luprenas ĝin, signalo ke bicikloj ne tiom abundas. La servo permesas al uzanto iri per biciklo al iu loko kaj reveni per alia veturilo, sekve bicikloj ja povas akumuliĝi en iu loko kaj pro tio estas grave ke oni kontrolu iliajn poziciojn kaj redistribuu ilin tra la urbo. Mi fojfoje vidas elektrajn triciklojn portante lueblajn biciklojn tra la urbo, kaj tion ili faras pro du kialoj: aldoni biciklojn en areoj, kie ili mankas, kaj kolekti damaĝitajn biciklojn por riparado. Proksime al mia laborejo mi vidas multajn biciklojn dumtage, sed post la laboro ili estas malfacile troveblaj: evidente homoj biciklas al laborejo kaj fine de la tago reiras al siaj hejmlokoj. En malgranda urbo tio ne kaŭzus ĝenon, sed en Pekina skalo ja estas risko de bicikla akumuliĝo.

 

Bicikla kaoso en Pekino. Mi neniam vidis tian scenon, ĉar proksime al mia hejmo mankas bicikloj
 

    Kelkaj homoj plendas pro akumuliĝo de bicikloj en kelkaj lokoj. Dum Qingming-Festo mi kaj mia najbaro decidis kune iri per aŭto al la Somera Palaco. Nia plano ŝanĝiĝis kiam ni konstatis gigantan vicon ĉe la enirejo, kaj ni iris al la apuda Parko Yuanmingyuan, iama imperia ĝardeno. Antaŭ la Somera Palaco estis granda vico de aŭtoj atendantaj vakan lokon en parkejo, kaj sur trotuaroj estis multego da luprunteblaj bicikloj, dum amaso da homoj estis alvenanta piede kaj bicikle. Ni ankaŭ vidis amason da homoj en bushaltejoj dumvoje. Kompreneble tiu kaoso estis eksterordinara, ĉar dum tiu feritago la ĉefaj turismejoj de Pekino estis multe pli plenaj ol kutime. Ĉe Yuanmingyuan estis malpli da homoj kaj ni facile parkis la aŭton en grandega parkejo. En la ĉirkaŭaĵoj estis multego da bicikloj.

 

    Similan scenon mi trovis en la antaŭa tago ĉe Yuyuantan-parko. En ĉiuj kazoj temas pri la sama problemo: homoj atingas parkojn matene por promeni, kaj vespere revenas hejmen, do la bicikloj akumuliĝas antaŭ la parko dum la tago kaj tio povas ĝeni piedirantojn kaj ŝoforojn, tamen vespere la problemo estas la mala: kiam homoj amase forlasas la parkon, bicikloj rapide malaperas kaj malfrua homo malfacile trovas biciklon.

 

Damaĝita Ofo-biciklo fariĝis artaĵo
 

    Cetere al Yuyuantan mi iris piede, ĉar mi loĝas proksime al ĝia orienta pordego. La parko tamen estas grandega kaj mia plano estis eliri per la okcidenta pordego kaj reveni hejmen per biciklo, ĉar ĝuste ĉe la okcidenta flanko troviĝas la fama sakurĝardeno, kiu floras nur dum kelkaj semajnoj. Okazas ke la ĝardeno estis tiom bela, ke mi multe fotis kaj filmis ĝis kiam mia poŝtelefono malŝaltiĝis. Sekve mi ne povis prunti biciklon nek kontroli per poŝtelefona aplikaĵo la numeron de buslinio uzebla por reveni hejmen. Mi piediris al bushaltejo kaj unuafoje devis elekti buslinion sen ajna helpo. Ĉe bushajtejo estas la itinero de ĉiu buslinio en ĉinaj ideogramoj, kaj mi sukcese trovis la ĝustan linion per ilia legado. Tiu sperto fierigis min pri mia progreso en legado de la ĉina kaj samtempe igis min pli atentema pri ŝarĝo en telefonbaterio: ekde tiu fojo, ĉiam, kiam mi iras promeni, mi kunportas kroman baterion kaj ankaŭ porteblan reŝarĝilon.

 

    Tiu sistemo de bicikla luprunto estas nova afero, kaj ĉiu nova sistemo alportas novajn problemojn, kies solvado kontribuas por la evoluigo de la socio. Ĉu ĉaroj ne kreis problemojn en urboj en la pasinteco? Kaj poste venis la tramoj, aŭtoj, busoj, motorcikloj ktp., kaj kun ili problemoj. Do evidente malpermesi tian biciklosistemon ne estas saĝa solvo. Konstruado de bicikloparkejoj estas grava kaj urĝa afero por mildigi la problemon, kaj sekva paŝo estas eduki homojn, ĉar multaj biciklantoj parkas en lokoj netaŭgaj. Mi legis, ke kaj aŭtoritatoj kaj bicikloluaj kompanioj pristudas solvojn por tiuj problemoj, kaj almenaŭ Mobike sendas avertmesaĝon al uzanto kiu parkis en netaŭga loko. Ĉiuj aplikaĵoj testitaj de mi permesas ke oni raportu netaŭgan parkadon, por ke oni kontaktu la antaŭan uzanton de la biciklo. La novaĵo estas tio, ke post kelkaj monatoj oni eble komencos monpuni homojn, kiuj parkas en loko netaŭga.

 

Bicikloparkejo en Pekino
 

    Sed oni ne povas forgesi la avantaĝojn, kiujn tiuj bicikloj donas al la komunumo. Sufiĉas vidi la multegon da uzantoj de biciklaj servoj: kiel ili trairus la urbon sen biciklo? Multaj certe uzus taksion, propran aŭton aŭ publikan transporton, sekve la facila aliro al bicikloj kontribuas por ke estu malpli da motorveturiloj surstrate kaj publika transporto estu malpli amasplena. Ankaŭ por la sano biciklo estas tre konvena, ĉar bicikli estas bona ekzerco, kaj en nuntempa socio homoj malpli ekzerciĝas ol antaŭe. Estas ankaŭ tre bone havi la eblecon kontraŭ malalta prezo veturi rekte al la celata loko, kaj per biciklo oni povas trairi lokojn, kiujn aŭtoj ne povas.

 

    Bedaŭrinde multaj bicikloj estas damaĝitaj, kelkaj kiel normala konsekvenco de la uzo, aliaj konsekvence de akcidento (kutime pro parkado en netaŭga loko) aŭ misuzo. Biciklofirmaoj dungas riparistojn por ripari la damaĝitajn biciklojn: en Ofo-riparejo estas averaĝe 4 mil bicikloj riparotaj, tamen kelkajn simplajn riparojn oni faras surstrate.

 

Motortriciklo de Ofo kolektas kaj redistribuas biciklojn tra la urbo
 

    Ĉiu veturo estas registrita en la sistemo, sekve biciklofirmaoj havas grandajn datumbazojn kun detalaj informoj pri la irado de bicikloj tra la urbo. Imagu kiom valoraj tiuj datumoj estas por planado de politikoj pri trafiko en la urbo? Certe partnereco inter tiuj firmaoj kaj registaraj instancoj estas dezirinda por ke estu pli bona planado de trafiksistemo kaj samtempe perfektigo de la biciklaj servoj, tiel ke bicikloj estu bone distribuitaj tra la urbo por minimumigi la problemojn kaj faciligi la vivon de iliaj uzantoj.

 

    La menciitaj problemoj kaj avantaĝoj de luprunteblaj bicikloj, tamen, ne estas ekskluzivaĵoj de Ĉinio, en aliaj landoj estus simile. Do kiuj estas la specifaj problemoj de tiu servo en Ĉinio? Ekzistas tre interesa fenomeno: la uzo de publikaj bicikloj kiel persona biciklo. En multaj lokoj, ĉefe en tiuj, kie estas malfacile trovi biciklon por luprunti, homoj parkas biciklon kaj ŝlosas ĝin per propra seruro, tiel ke ĝi fariĝas neuzebla de aliaj homoj. Mi eĉ vidis tian biciklon parkitan en la korto de iu domo dum serĉado de biciklo por mia propra uzo, do oni pruntas biciklon, redonas ĝin en la sistemo, sed en la praktiko daŭre uzas ĝin kiel persona biciklo. Alia strategio konsistas en demeto aŭ senutiligo de dudimensia kodo kaj bicikla numero, tiel ke alia uzanto ne povas ricevi la kodon por malŝlosi la seruron.

 

Biciklo por komuna uzo, "privatigita" per persona seruro de uzanto
 

    Teorie ĉiu biciklo devus resti en publika loko, tamen oni facile trovas luprunteblan biciklon en parkejoj de konstruaĵoj kaj eĉ ene de domoj! Mi ne kontraŭas la parkadon ĉe konstruaĵo, ĉar tio estas oportuna por la loĝantoj kaj ekzistas sufiĉe da bicikloj por ke ankaŭ tie ili troviĝu, sed kunporti biciklon al sia privata domo estas malrespekto al aliaj uzantoj, ĉar tiu biciklo devas servi al la komunumo anstataŭ resti en domo por persona aŭ familia uzo.

 

    Per biciklo oni povas facile trairi Pekinon kaj mi rekomendas al vizitantoj, ke ili profitu la biciklajn servojn por koni la urbon. Preterpasi belajn vidindaĵojn de Pekino per biciklo estas unika sperto kaj tion mi tre ŝatas fari.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments