El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝtata konsilanto de Birmo vizitis la birmajn geknabojn kun denaska kormalsano kuracatajn en Ĉinio

| 2017-05-17
Bookmark and Share
 

    Posttagmeze de la 16-a de majo post sia partopreno en la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, ŝtata konsilanto de Birmo, Aung San Suu Kyi, vizitis 12 birmajn geknabojn kun denaska kormalsano, kiuj estas kuracataj en la Pekina Hospitalo Anzhen. La kuracado de tiuj geknaboj estas financata per la projekto de la Ĉina Federacio de Karitato "Ĉinio helpas kuraci geknabojn kun denaska kormalsano". Inter la 12 pacientoj, la plej juna havas nur 20 monatojn kaj la plej aĝa 16 jarojn.

 

 

    Ridetante Aung San Suu Kyi iris al la litoj de la geknaboj kaj zorge demandis ilin kaj iliajn kuracistojn pri ilia stato, konsolis la infanojn kaj donis al ili donacetojn.

 

    La 12 birmaj geknaboj jam estas kuracataj en la hospitalo. Nun nur tri hospitaloj en Birmo povas kuraci la pacientojn kun tia malsano. Estas multe da pacientoj, tiel ke granda parto de ili longe nur atendadi.

 

    "Se vi sukcesas savi unu infanon, vi ankaŭ savas la tutan familion. Do la kuracado de tiuj birmaj geknaboj efektive multe helpas al la ordinaraj birmanoj."

 

    Tiu ĉi aktiveco titolita "Ĉinio helpas kuraci geknabojn kun denaska kormalsano" estas efektivigata de la Ĉina Federacio de Karitato kun la subteno de la ĉina kaj birma ambasadorejoj kaj aliaj rilataj instancoj.

 

    En sia parolado dum la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis kunlaborajn projektojn per kiuj Ĉinio donu helpon al la disvolviĝantaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kaj internaciaj organizoj. La propono inkludas 100 projektojn por "helpi kuraci pacientojn". La Ĉina Federacio de Karitato daŭre klopodos por efike ludi sian rolon kiel ne-registara organizo por helpi la birman popolon laŭ ties bezonoj, tiel ke oni povu daŭrigi la amikecon inter la popoloj de Ĉinio kaj Birmo kaj ligi iliajn korojn.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments