Landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" altiros pli da ĉinoj
Lastatempe en Pekino okazis la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. La Ŝtata Turisma Administracio antaŭvidas, ke dum la periodo 2016-2020 de la 13a Kvinjara Plano, 150 milionoj da ĉinoj vizitos landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kaj konsumos 200 miliardojn da usonaj dolaroj. Dume 85 milionoj da turistoj el la landoj de "La Zono kaj Vojo" vojaĝos al Ĉinio kaj konsumos 110 miliardojn da usonaj dolaroj.
La ĵus publikigita Raporto pri Vojaĝo al Landoj Laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" en 2017 mencias, ke pro la situacio kaj bonkvalitaj turismaj resursoj, sudorienta Azio estas plej multe vizitata de ĉinoj; kaj ankaŭ kreskas la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al Rusio kaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo. Espereble tiuj landoj fariĝos novaj cellokoj por vojaĝantoj el Ĉinio.
Sudorienta Azio
La donitaĵoj montris, ke Tajlando, Filipinoj, Vjetnamio, Singapuro, Indonezio, Malajzio, Maldivoj, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kamboĝo kaj Srilanko estas laŭvice la landoj plej multe vizititaj de ĉinoj en la lastaj jaroj; kaj ankaŭ kreskis la nombro de vojaĝantoj al Rusio, Brunejo, Pollando, Ĉeĥio, Hungario, Nepalo, Egiptio, Serbio, Turkio kaj Slovakio, interalie duono estas en centra kaj orienta Eŭropo.
Centra kaj orienta Eŭropo
En la lastaj jaroj la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al Rusio daŭre kreskis.
De januaro ĝis aprilo, mendoj de vojaĝoj al Rusio ĉe la turisma retejo Lvmama preskaŭ duobliĝis kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Mezaĝaj kaj maljunaj ĉinoj preferas viziti Rusion, kaj ili estis duono de la ĉinaj vojaĝantoj al tiu lando. Moskvo, Sankt-Peterburgo, Vladivostoko, Murmansk, Sochi kaj aliaj urboj estas multe ŝatataj pro revoluciaj vidindaĵoj, sporto kaj kulturo.
Oportuna vizpolitiko, bona servo kaj allogaj vidindaĵoj estas la kaŭzoj, kial ĉinaj turistoj ŝatas Rusion.
La donitaĵoj montris, ke vojaĝo al centra kaj orienta Eŭropo en 2016 pliiĝis je 229% kompare kun la antaŭa jaro. Plej rapide kreskis la nombro de vizitantoj al Pollando, Ĉeĥio, Hungario, Serbio kaj Slovakio.
Rekta flugo
Nun estas rektaj flugoj inter 43 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kaj Ĉinio, ĉirkaŭ 4 200 flugoj ĉiusemajne; multaj ĉinaj flugkompanioj, ekzemple Air China kaj China Southern Airlines, malfermis 240 novajn flugliniojn al la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".
Ĝis la fino de 2016 Ĉinio subskribis interkonsentojn pri duflanka interregistara flugservo kun 120 landoj kaj regionoj. Inter ili la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" konsistigis pli ol duonon.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat