Odo al Samarkando
de Irina Aleksejeva (Moskvo, Rusio)
Mi kantas vin, ho, Samarkand'
Kaj laŭdas mi aspekton sunan!
Kaj vian koron - Registan' -
Mi ĉiam pretas nomi juna.
Korbaton ĝian sub stelar'
Eksentis Ulughbek junece.
Kaj daŭras de Timur centjar'
Kaj pli ĝi longas majestece!
Madrasoj sanktaj estas nun
La ejoj por la art' kaj sentoj.
Kaj de belec' ilia sun’
Centjarojn igis la momentoj.
La poezi' de Navoi,
Je amo kaj je forto riĉa,
Tre helpis al popol' de vi
Fiera resti kaj feliĉa.
De minaretoj kupolar'
Similas al stelar' ĉiela,
Beleco de la ornamar',
Lazuro pura kaj tre hela.
En saĝa urbo de l' anim'
Moske' najbaras kun preĝejo.
Por homoj, kiuj amas vin,
Vi estas bela rifuĝejo!
Ho, Samarkand', disfloru pli
Gloriĝu je bonagoj fame!
Kaj flugu al eterno vi,
Restante apud ni ĉiame.
(Esperantigis el la rusa Vladimir Masalkin)