El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu vi jam uzis aŭ planas uzi la pago-servon de WeChat?

| 2017-05-19
Bookmark and Share

    En la 17-a de majo, WeChat, konata ĉina aplikaĵo por poŝtelefonoj, publikigis la raporton pri uzado de WeChat fare de fremdlandanoj en Ĉinio. La raporto montras, ke WeChat estas "vivmaniero" ne nur de ĉinoj, sed ankaŭ de eksterlandanoj, kiuj glate uzas la aplikaĵon, eĉ pli bone ol ĉinoj.

 

 

    La raporto resumis la vivon de fremduloj sur WeChat en Ĉinio: la monata averaĝa mesaĝ-elsendado de alilandanoj pli multas ol tiu de tipaj ĉinaj uzantoj je ĉirkaŭ 60%, la uzado de voĉa komunikado pli multas je 42%, la funkciigo de videaj alvokoj pli multas je 13%, la taga uzado de emoĝio pli multas je 45% kaj la monata sendado de ruĝaj kovertoj de WeChat far fremdlandaj uzantoj atingis la multecon de 10 fojoj. Plie, la tradukado per WeChat fare de ili estas 3-oble pli multa ol tiu de ĉinaj uzantoj.

 

 
 

    Videblas tra la raporto, ke la paŝado por elimini kontantan monon jam profunde influis la vivon de eksterlandanoj en Ĉinio, 64.4% de la WeChat-uzantoj el aliaj landoj uzas ĝian pag-servon. Tio signifas, ke en ĉiu deko da fremduloj 6 nun ĝuas sen-monbiletan vivon en la loĝlando. La plej oftaj uzoj de WeChat-pagservo de alilandanoj estas en veturo, aĉeto de manĝaĵoj per interreto, restoracio, butiko, superbazaro kaj aĉeto en retejoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments