El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mi-aparatoj troveblaj en fremdlandaj merkatoj

| 2017-05-22
Bookmark and Share
 

    Scienc-teknika fano Wang el Pekino surpriziĝis, ĉar li amikiĝis kun fremdlandano pro Mi-saĝtelefono.

 

    "Ha! Ankaŭ vi uzas Mi-saĝtelefonon, kaj ĝi estas la plej nova modelo MIX!" diris fremdlandano sidanta apud Wang en aviadilo, kiam li alparolis Wang, kiu oficvojaĝis. La fremdlandano el suda Eŭropo estas Mi-fano. Li uzas Mi-saĝtelefonon, kaj havas Mi-televidilon en sia hejmo. Li diskutis kun Wang pri kiel malfermi Mi-vendejon en sia lando, kaj post la renkontiĝo li fojfoje sendis al Wang siajn spertojn pri Mi-produktoj per la poŝtelefona tujmesaĝilo WeChat.

 

    Tiaj Mi-fanoj estas troveblaj en la tuta mondo. Ĝis aprilo Mi-saĝtelefonoj eniris en pli ol 20 landojn, inkluzive de Rusio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Indonezio kaj Israelo. Laŭ donitaĵoj el la kompanio AliExpress, homoj en Rusio, Turkio kaj Israelo plej ŝatas la altteknikojn de Ĉinio. En Rusio Mi-produktoj bone disvendiĝas.

 

    Labori por Mi-produktoj

 

    Alta kvalito kaj malalta prezo estas la ŝlosilo por ĉinaj firmaoj malfermi la eksterlandan merkaton. 28-jara Evgeny el Rusio aspektas timema, tamen li iĝis komunikema parolante pri Mi-aĵoj. "Ni ŝatas Mi-aparatojn pro la bona kvalito kaj malalta prezo." Nun la knabo havas pli ol 20 Mi-kuniklojn, kaj estas centprocenta Mi-fano.

 

Mi-kuniklo
 

    Neatendite, la ŝato donis al li laboron. En aprilo 2011 li starigis MIUI-forumon en Rusio, por ke pli da Mi-fanoj akiru informojn pri Mi. Pro granda famo, post unu jaro ĝi estis agnoskita kiel oficiala forumo por rusaj Mi-fanoj. Nun Mi-fanoj estas troveblaj en ĉiuj rusaj urboj. La forumo havas 110 mil registritajn fanojn, kun taga rigardokvanto je 70 mil. Evgeny estis dungita de Mi-filio en Rusio.

 

    Reciproka profito kaj kuna gajno

 

    Ekde 2017 Mi-saĝtelefonoj vendataj en Indonezio estas plene produktataj ĉeloke, kaj Ruĝmi 4A estis la unua modelo de Mi-saĝtelefono plene produktita en la lando. "Produktita en Indonezio" el Mi-firmao markas la komencon de nova fazo de la ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio, t.e. transiro de simpla komerco kaj kontraktitaj projektoj al investado, teknika transigo, trejnado kaj kunprodukto en Indonezio. Ili rezultigas pli altajn reciprokan profiton kaj kunan gajnon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments