El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inteligenta rub-klasifikado en Ĉinio

| 2017-05-23
Bookmark and Share
 

    En Tongling, urbo en la provinco Anhui, Ĉinio, aperis "inteligentaj rubujoj". En tiuj rubujoj estas lasataj rubsakoj kun du-dimensia kodo.

 

    Kelkaj loĝantoj montris al ni la funkciadon de la sistemo. Unue, ĉiu familio senpage ricevas 2 rulojn da rubsakoj kun malsamaj koloro ĉiumonate per laŭmende produktita inteligenta karto kun du-dimensia kodo, kiu memoras bazajn informojn pri tiu familio.

 

    Sekve estas inteligentaj rub-klasifikado kaj -lasado. La du-dimensiaj kodoj sur rubsakoj ankaŭ respektive respondas al "kuirejaj ruboj" kaj "aliaj ruboj". Antaŭ ol forĵeti rubojn, oni devas skani la du-dimensian kodon de ĉiu rubsako antaŭ la rubujo, kaj tiam la trafa rubujo aŭtomate malfermiĝas por ricevi la rubsakon.

 

    Krome, rubujoj por recikleblaj aĵoj estas aparte instalitaj, kaj markitaj respektive per la vortoj "metalo", "papero" kaj "plasto". Loĝantoj skanas du-dimensiajn kodojn por pesi recikleblajn rubojn kaj akiri respondajn poentojn pro tio. Ĉiufoje kiam ili metas rubojn en rubujojn, la mastruma sistemo ricevas la koncernajn informojn kaj kalkulas poentojn. Tiamaniere, la poentoj estas ĉiumonate akumulataj kaj kutime atingas la sumon de dek kelkaj juanoj. Loĝantoj povas uzi tiujn poentojn por fari aĉetadon en specifaj butikoj.

 

    Se iu loĝanto ne klasifikas rubojn per ĝusta maniero, inspektistoj rajtas malfermi kaj kontroli rubsakojn por ke ne ĝuste klasifikitaj ruboj estu reklasifikitaj. La inspektistoj ankaŭ havas skanilon por skani la du-dimensiajn kodojn, tiel markas la loĝantojn laŭ la stato de la klasifikado kaj informas ilin pri tio per tujmesaĝo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments