Odo al Samarkando en 63 lingvoj - ĉu modelo de la silkvoja kunlaboro?

| 2017-05-24
Bookmark and Share

de Anatoli Ionesov


   Samarkandon oni nomas la "koro" de la granda Silka Vojo. Ja la 2750-jara urbo dum jarcentoj rolis kiel grava vojkruciĝo sur tiu ĉi grandega transkontinenta komerca kaj kultura arterio, kiu etendiĝis de Ĉinio ĝis Mediteraneo. Ne hazarde, en 2001 Samarkando estis listigita en la registron de Monda Heredaĵo de UNESKO. Mi opinias, ke ni devas strebi al revivigo de la la tradicioj de la Silka Vojo – vojo de dialogo, interkompreniĝo, amikeco kaj kunlaboro. Diverslandaj esperantistoj povas efike fari tion, uzante tiucele la internacian lingvon Esperanto.


    Ekzemplo de la silkvoja kunlaboro


    Iusence Odo al Samarkando, nova libro de konata rusa poetino Irina Aleksejev, povas esti nomata praktika ekzemplo de la moderna silkvoja kunlaboro. Oktobre 2013 ĝi aperis ĉe la eldonejo de la revuo Junost en Moskvo.


    Pli frue la poetino donacis sian poemon "Odo al Samarkando" al la Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando, Uzbekio, kontribue al nia internacia projekto "Samarkandiana". Pro tio la lanĉo de la libro okazis en la Samarkanda Teatro de Historia Kostumo "El Merosi", la 17-an de oktobro 2013.


    Tiu ĉi poezia himno al la plej konata urbo de Uzbekio ekhavis mirindan vivon: ĝi disflugis tra la mondo kaj estas tradukita en multajn lingvojn.





La kovrilpaĝo de la libro Odo al Samarkando


 



Irina Aleksejeva deklamas la Odon al Samarkando. 




    La libro prezentas 71 tradukojn de "Odo al Samarkando" al 62 lingvoj, inkluzive de po du versioj fare de diversaj tradukintoj de naŭ lingvoj. La poemon tradukis 70 poetoj kaj verkistoj el 50 landoj. Ekzemple, du ĉinaj esperantistoj afable disponigis sian propran tradukon de la Odo: la tradukaĵo de prof. Wang Ju-kwei estas en la tradicia skrib-sistemo ĉina, kaj tiu de s-ro Wu Guojiang en la simpligita.


    Ĉi tiu unika libro estas rezulto de preskaŭ tri-jara intensa laboro. La tradukojn kolektis kaj preparis por publikigo la redaktoro-kompilinto de la libro Anatoli Ionesov, la aŭtoro kaj kunordiganto de la projekto "Samarkandiana"* kaj fondinto de la Pacmuzeo en Samarkando. Substrekindas, ke en tiu ĉi transkultura projekto gravan rolon ludis la internacia lingvo Esperanto kiel efika lingvo-peranto kaj kiel siaspeca lingva ponto inter diversaj lingvoj kaj kulturoj.

 

    Apud diverslingvaj tradukoj de la poemo, la libro enhavas la enkondukan artikolon de Anatoli kaj Vladimir Ionesov "Samarkandiana: kulturo unuiganta la mondon", la eseon de Irina Aleksejeva "Mi kantas vin, ho, Samarkando!", mallongajn biografiajn informojn kaj fotojn de la aŭtorino kaj de la tradukintoj, dank-paĝon, kelkajn enmetitajn kolorajn paĝojn kun bildoj pri "Romo de l' Oriento"... Enestas ankaŭ mallonga resumo en la angla, germana, franca, itala, uzbeka kaj Esperanto.

 

    *=internacia projekto, kadre de kiu oni kolektas, sumigas kaj sistemigas materialojn pri la objektoj, kiuj rilatas al Samarkando eksterlande.

 

    La lanĉo de la libro

 

    Dum la libro-lanĉa ceremonio la moskva gastino rakontis pri tio, kiel naskiĝis la Odo al Samarkando kaj laŭtlegis sian poemon en la rusa. Tuj poste samarkandaj tradukistoj kaj poezi-ŝatantoj plenvoĉe aŭdigis la poemon en la uzbeka, taĝika, persa, angla, hispana, armena, azerbajĝana, franca, japana, korea, germana, Esperanto...

 





Bahodir Habibov prezentas la anglan version de la Odo. 



 



Kristina Ajrapetova prezentas la hispanan version de la Odo. 



 

    Agrabla surprizo por la ĉeestantoj montriĝis la kortuŝa elpaŝo de docento de la Samarkanda Fremdlingva Instituto Ma Cuiling (el la Ĉina Popola Respubliko), kiu desur la teatra podio inspirplene deklamis la Odon en la ĉina lingvo (tradukitan de la supre-menciitaj ĉinaj esperantistoj!), rikoltinte multajn aplaŭdojn de la publiko. En la intervjuo al la loka tagĵurnalo la ĉina pedagogino diris: "Ĝi estas tre bela poemo. En Samarkando mi laboras kaj loĝas jam tri jarojn kaj ankaŭ mi estas enamiĝinta al tiu ĉi antikva urbo, al ĝiaj loĝantoj kaj historio. Tial al mi estas tre proksimaj la sentoj de la moskva poetino".

 




Ma Cuiling el Ĉinio  


 



Ma Cuiling deklamas la Odon. 



 

    Vortoj de la aŭtorino kaj tradukinto

 

    Kiel skribas en la libro Irina Aleksejeva: "Ĉiu persono vizitinta Uzbekion, jam neniam forgesos tiun ĉi landon, ĝi allogos kaj per bonkoreco al la gasto, kaj per aromo de lokaj platpanoj, kaj per malvarmetaj kanaletoj, kaj per vinber-grapoloj, trapenetritaj per la malavara suno. Al ĉiu gasto en Uzbekio estas io kara kaj aparta, kaŝita en la rezervita areo de la koro. Por mi, tio estas Samarkando. Ĝi aperis en mia vivo en 2006 kiel enkorpigo de la senkonscia revo pri la Antikva Urbo, kiu subite fariĝis realaĵo... Memorante Samarkandon, admirante ĝian belecon, mi varme pensas pri ĝiaj loĝantoj kaj tutkore mi deziras al la popolo de Uzbekio, al ĉiuj miaj amikoj en Samarkando, al ĉiuj poetoj kiuj afable kontribuis siajn tradukojn por ĉi tiu libro, al ĉiuj niaj legantoj kaj al ĉiuj homoj sur la Tero - bonon kaj pacon!... La vesperon, kiam mi verkis la Odon al Samarkando, mi probable neniam forgesos...".

 




Irina Aleksejeva (plej dekstre) kun lokaj poezi-ŝatantoj 


 



Perzentaĵo de la Samarkanda Teatro de Historia Kostumo 




    Ni iom citu el la mesaĝo de nia ĉina samideano Wu Guojiang el la urbo Fushun: "Karaj civitanoj de Samarkando,

 

    'Odo al Samarkando' estas poemo, ĝi prikantas antikvan civilizacion,

 

    'Odo al Samarkando' estas konfido, ĝi portas belan sonĝon,

 

    'Odo al Samarkando'estas espero, ĝi koherigas nacian forton,

 

    'Odo al Samarkando' estas ligilo, ĝi dissemas sinceran amikecon.

 

    Okaze de la oficiala lanĉo de la libro 'Odo al Samarkando'... mi, tra la lingvo Esperanto, povas legi kaj apreci la poemon 'Odo al Samarkando' de s-ino Irina Aleksejeva, kaj unue mi kore dankas kaj gratulas ŝin pro ŝia kontribuo al la granda urbo kaj bela verkarto. Poemo kun nur 28 linioj povas fariĝi libro nur tial, ke ĝi havas 71 versiojn de 62 lingvoj pro penega laboro de s-ro Anatoli Ionesov, iniciatinto kaj kunordiganto de la projekto 'Samarkandiana' kaj fondinto de la Muzeo de Paco en Samarkando... La rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio havas tre longan historion, Samarkando okupas gravan rolon en tiuj rilatoj, ĉar ĝi estas unu el la gravaj urboj sur la Silka Vojo, kiu ligis Ĉinion kun landoj en Azio kaj Eǔropo en antikvo. Kiel ĉina esperantisto, mi tre plezure partoprenis en la traduko kun omaĝo al la historio kaj Esperanto. Leginte la libron, mi pensas, ke la publiko de Samarkando povas senti solidarecon de la homaro, amikecon inter diversaj popoloj, ĉarmon de interkulturo kaj la valoron de la lingvo Esperanto. Mi esperas, ke la libro povos akompani legantojn pasigi plezurajn tagojn... Omaĝon al Samarkando! Salutojn al la civitanoj kaj legantoj!”.

 

    Sekvoj kaj daŭrigo

 

    Per tiu ĉi neodinara eldonaĵo, la organizantoj de la projekto celis enmeti sian kontribuon al la Internacia Jardeko por la Proksimigo de Kulturoj (2013-2022) proklamita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    Nun ni pensas pri eventuala daŭrigo de tiu ĉi projekto kaj probable pri la nova plenilustrita eldono kun pli da lingvoj kaj pli da tradukoj. Se vi volus kunlabori, anoncu vin ĉe imps86@yahoo.com

 

    Intertempe, la poemlibro Odo al Samarkando eniris la "Libron de Rekordoj de Rusio" kiel "La poemo, tradukita al la plej granda nombro da lingvoj, aperinta en unu presita eldono".

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments