Mi vizitis Xiangshan, la bonodoraj montetoj!
Qingming-festivalo okazas dum printempo, kiam parkoj kaj stratoj de Pekino estas plenaj de belaj floroj. La tritaga feritago estis bona oportuno por viziti forajn lokojn, en la ĉirkaŭaĵoj de Pekino. Mi tre ŝatas promeni en arbarojn kaj post pluraj monatoj en urbo, mi decidis ke estis tempo viziti unu el la montaroj okcidente aŭ norde de Pekino. Finfine mi decidis unue viziti la Parkon de la Bonodoraj Montetoj (Xiangshan Gongyuan), pri kiu mi diversfoje legis. Mi neniam antaŭe iris sola al loko tiom fora de mia hejmo, kaj ne havis ideon pri kion mi trovus tie. Do mi decidis vekiĝi frue por plibone profiti la tagon, kaj kunporti manĝaĵon kaj akvon por la tuta tago.
Mi unue biciklis al busstacio proksime al mia hejmo, el kie eblas veturi per buso al Xiangshan. La busvojaĝo estas de la unua ĝis la lasta haltejo de rapida buslinio. La antaŭlasta haltejo estas antaŭ la ĉefa enirejo de la botanika ĝardeno, kiun mi vizitis en la sekva tago, kaj antaŭa haltejo al ĝi estas ĉe la antikva soldatejo Tuancheng (Ronda Fortikaĵo), pri kiu mi neniam aŭdis, sed kaptis mian atenton pro la beleco de la antikvaj konstruaĵoj de Qing-dinastio kaj ĉefe pro tio, ke apud ĝi troviĝas belega florkampo, tiam en sia maksimuma beleco pro la florabundo. Mi preskaŭ ŝanĝis mian planon por resti en Tuancheng kaj foti la belajn florojn, sed decidis daŭrigi la antaŭplanitan itineron kaj poste reveni.
De la bushaltejo mi devis piediri tra nekonata kvartalo, ĉar la bushaltejo estas iom for de la enirejo al la parko. Mia poŝtelefono indikis vojon malsaman al tiu indikita de afiŝoj, poste mi malkovris, ke la vojo indikita de mia poŝtelefono iras al la orienta enirejo, la plej proksima al la bushaltejo, dum la afiŝoj gvidas la vizitantojn al la norda enirejo, el kie oni povas supreniri sur la monton per telfero kaj birdorigardi la pejzaĝon el la pinto.
Mi tamen ne estis tie por telferumi. Mia plano estis iradi en arbaron, esti en kontakto kun la naturo kaj ekzerciĝi. Antaŭ la alta monto, mi decidis akcepti la defion supreniri ĝis la pinto per miaj propraj piedoj. Mi piediris dum pli ol du horoj por atingi la pinton, sed dumvoje mi ofte haltis aŭ devojiĝis por foti belajn florojn kaj pejzaĝojn, manĝeti kaj trinki akvon, kaj viziti kelkajn antikvajn konstruaĵojn kaj ĝardenojn.
Mia vizito okazis dum la plej bona momento de printempo, kiam pompas floroj, sed aliflanke dum Qingming-festivalo ĉinoj tiom bruligas paperaĵojn, ke malgraŭ la feritago estis fumnebulo kovranta la urbon, kaj pro tio mi ne povis vidi la urbon el la alto. Aliflanke mi estis for de tiu poluita aero kaj ĝuanta agrablan etoson, sentante min kvazaŭ ekster Pekino. En alia tago mi vizitis la apudan botanikan ĝardenon kaj malkovris ke tiu regiono de la urbo ja estas bonega loko por tiuj, kiuj volas momente apartiĝi de la urba etoso.
Dumvoje mi vidis kelkajn vendistojn vendante akvon kaj kukumojn. Mi ne scias kial ĉinoj preferas manĝi kukumojn en tiu loko, sed mi vidis plurajn homojn aĉeti kaj manĝi ilin. La vendisto senŝeligas la kukumon kaj tuj poste la kliento manĝas ĝin. Proksime al la montopinto estas lunĉejo, kiel eblas aĉeti nudelojn, rostaĵojn kaj aliajn manĝetoj, kaj kompreneble ankaŭ ili vendas kukumojn.
Ĉe la montopinto mi rimarkis ke pluraj padoj atendas min tie, kaj loĝi en Pekino donas al mi la ebleco reveni diversfoje kaj esplori ĉiun flankon de la parko. Mi promenis inter kelkaj florantaj sakuroj, faris belajn fotojn de la ĉirkaŭaĵo kaj sekve decidis ekmalsupreniri laŭ alia vojo. Dum mia reveno mi haltis ĉe la roko kie Mei Lanfang, majstro de pekina opero, skribis sian familinomon. En tiu trankvila loko, iom kaŝita kaj kun bela vido de la ĉirkaŭaĵo, mi manĝis mian sandviĉon kaj iom ripozis. Foje venis kelkaj vizitantoj por fotiĝi ĉe la roko, kaj mi povis konstati ke Mei estas daŭre admirata de la ĉina popolo.
Mi poste promenis tra la arbaro kaj trovis belajn antikvajn konstruaĵojn kiun mi ne povis viziti, ĉar laboristoj ilin riparas. Neatendite mi vidis sciuron, kiu altiris atenton de preterpasantoj kaj post nelonge foriris. Daŭrigante mian promenadon, mi trovis korton kun du tomboj, sen ajna klarigo pri kio estas tiu loko, kaj poste mi vizitis la domon kie Mao Zedong vivis kaj laboris dum la lastaj monatoj de la revolucio en 1949. Antaŭ la domo troviĝas bunkro, kie homoj sin protektis de aeratakoj.
Mi poste promenis tra la arbaro kaj trovis belajn antikvajn konstruaĵojn kiun mi ne povis viziti, ĉar laboristoj ilin riparas. Neatendite mi vidis sciuron, kiu altiris atenton de preterpasantoj kaj post ne longe foriris. Daŭrigante mian promenadon, mi trovis korton kun du tomboj, sen ajna klarigo pri kio estas tiu loko, kaj poste mi vizitis la domon kie Mao Zedong vivis kaj laboris dum la lastaj monatoj de la revolucio en 1949. Antaŭ la domo troviĝas bunkro, fosita en monta roko kaj konstruita por homoj sin protekti de aeratakoj.
Mi revenis al la orienta enirejo de la parko. De tie iris al la norda enirejo kaj malkovris ke inter ili estas belaj ĝardenoj, unu estis florplena, la alia entenas lagon, ponton, plantojn kaj ĉinstilan domon. Mi malkovris, ke estas templo ĉe la norda pordego, sed ne vizitis ĝin ĉar estis jam malfrue kaj mi devis reveni hejmen. Mi eliris la parkon kaj piediris tra la nekonata kvartalo ĝis atingi Xiangshanan bus-stacion, el kie mi ekveturis hejmen. Mi restis en la parko dum tuta tago kaj granda parto de ĝi estas ankoraŭ nekonata, kelkaj konstruaĵoj estis fermitaj por renovigo, kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵoj estas multaj belaj kaj interesaj vidindaĵoj, do mi iris hejmen planante mian baldaŭan revenon por viziti Tuancheng-fortikaĵon kaj la botanikan ĝardenon.
Rafael Henrique Zerbetto
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat