El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jiaolong esploras marajn abismojn

| 2017-05-24
Bookmark and Share
 

    La 22an de majo esplor-ŝipo Xiangyanghong-09 portanta kunhoman batiskafon Jiaolong kaj esploristojn atingis Marianan Fosegon por scienca esploro. En la venontaj 20 tagoj Jiaolong dekfoje mergiĝos ĉe abismoj de Mariana Fosego kaj Yap-Fosego.

 

    La abisma regiono profunda je 6 000 metroj sub akvo kun ekstrema medio estas malofte esplorata. Kion Jiaolong esploros ĉi-foje? Kion ĉinaj sciencistoj celas? La 21an de majo raportisto el Xinhua-novaĵagentejo intervjuis Peng Xiaotong kaj Chen Xinhua, du ĉefsciencistojn por la esploro.

 

    Procezo kaj evoluo de vivaĵoj

 

    Peng diris, ke Jiaolong navigos al defiant-abismo. Ĝi kolektos specimenojn de mikroorganismoj, bestoj, sedimentoj, rokoj, akvo kaj gaso, faros altdifinan videon kaj divers-parametran medi-donitaĵon, kaj reprenos samplilon metitan pasintjare je 6 000 metroj sub la akvo.

 

    Tri taskoj

 

    La plej profundaj maraj fosegoj troviĝas en okcidenta Pacifiko, kaj inter ili estas Mariana Fosego kaj Yap-Fosego. La plej profunda loko de tiu unua estas je pli ol 11 000 metroj sub la akvo, la plej profunda loko de la mondo; kaj la norda fino de la lasta estas ligita al la antaŭa, kies plej profunda punkto atingas 8 527 metrojn.

 

    Jiaolong faros kvin subakviĝojn en Yap-Fosego por tri taskoj:

    -- Esplori marfundan medion de Yap-Fosego.

    -- Esplori biodiversecon en malsamaj subakvaj profundoj.

    -- Kolekti specimenojn de mikroboj, sedimentoj kaj akvo por esplori adaptiĝon de abismaj estaĵoj al ekstrema medio.

 

    Scienca esploro

 

    "Abismo riĉa je raraj specioj kaj genoresursoj estas ekstrema loko malofte esplorata." Chen diris, ke novaj specioj kaj genoj estos malkovritaj el abisma ekosistemo, kaj ili havos potencialan aplikan valoron en biomedicino, verda industrio kaj agrikulturo.

 

    Peng diris, ke nur japana kunhoma batiskafo Shinkai6500 por la profundo je 6 500 metroj kaj ĉina Jiaolong por la profundo je 7 000 metroj povas labori ĉe abismo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments