El Popola Ĉinio>头条新闻>

Astronomia observatorio en Aŭstralio detektis rapidajn radioondajn pulsojn el Leo

| 2017-05-25
Bookmark and Share
 

    Lastatempe, astronomia observatorio en Aŭstralio detektis rapidajn radioondajn pulsojn el Leo. Nuntempe sciencistoj ankoraŭ ne povas identigi la kaŭzon de la pulsoj.

 

    Laŭraporte, radioteleskopoj de la Nacia Teleskop-Instalaĵo de Aŭstralio, sukcesis kapti misterajn rapidajn radioondajn pulsojn el Leo. Esploristoj trovis ilin per 8 sendependaj telerformaj antenoj kaj donis al ili la nomon "FRB170107".

 

    La radioteleskopoj havas 36 sendependajn telerformajn antenojn kun la diametro de 12 metroj, kaj estas unu la plej grandaj vicoj de radioteleskopoj. La radioteleskopoj estas lokitaj en izolita areo kun maldensa loĝateco en Aŭstralio, kaj tial ili estas malofte ĝenataj de radioondoj uzataj de homoj.

 

    Sciencistoj rimarkigis, ke se pli multe da sendependaj telerformaj antenoj estos uzataj, ili povos trovi pliajn signalojn de radioondaj pulsoj.

 

    Laŭ astronomoj, la ĉi-foje observitaj signaloj venis de la ekstera flanko de Leo kaj ili jam iris la distancon de 6 miliardoj da lumjaroj en la universo kun la lumrapido.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments