El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiuj fakoj estos popularaj pro "La Zono kaj Vojo"?

| 2017-05-26
Bookmark and Share

    Post kelkaj tagoj okazos la jara universitata enirekzameno. Ĉu viaj infanoj estas pretaj por la ekzameno? Kiujn fakojn ili decidis lerni? En la venontaj kelkaj jaroj, kiuj fakoj estos popularaj kaj havos bonajn perspektivojn? Antaŭ nelonge okazis en Pekino la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. La internacia komunumo refoje konis la ideon pri kunlaboro kaj kungajno de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj oni antaŭvidis, ke en la venontaj jaroj la iniciato alportos ŝancojn kaj defiojn al Ĉinio kaj eĉ la mondo. Pri la talentula merkato, kiuj fakoj maksimume ĝuos politikajn dividendojn?

 

    Ni vidu:

 

    Lingvaj fakoj

 

    Rilataj fakoj: la franca, germana, itala, hispana, portugala, rusa, araba, rumana, serba, litova, estona, persa, hindia, hebrea, ktp.

 

    Krome, estas ankaŭ Esperanto. Nia redakcio planas malfermi rubrikon pri manĝaĵa kulturo de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Se vi scipovas Esperanton kaj volas prezenti al aliaj frandaĵojn kaj koncernajn kulturojn de viaj landoj, bv. sekvi nian baldaŭan anoncon aŭ rete kontakti nin: elpc@vip.163.com

 

 

    Plenumo de la iniciato baziĝas sur lingva komunikado. Laŭ statistiko, pli ol 1 000 lingvoj estas uzataj en la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", interalie pli ol 60 estas oficialaj.

 

   Fakoj pri ekonomio kaj komerco

 

    Rilataj fakoj: financo, internacia komerco, merkatiko, librotenado kaj impostado.

 
 

    Stabile antaŭeniras la kunlaboro pri ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kaj pli da landoj kunlaboros kun Ĉinio en komerco, sekve amaso da fakuloj estos bezonataj.

 

    Fakoj pri infrastruktura konstruado

 

    Rilataj fakoj: mekaniko, civila inĝenierio, arkitekturo kaj inĝeniera administrado, ktp.

 

    Landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" forte bezonas infrastrukturan konstruadon laŭ enlanda postulo kaj regiona ekonomia kunlaboro en la estonteco.

 

    Fakoj pri transporto

 

    Rilataj fakoj: ŝipveturado kaj akvovoja transporto, ŝose- kaj vojtransporto, fervojo kaj reltransporto, aviad-fabrikado kaj transporto, poŝto kaj loĝistiko, ktp.

 

    En la disvolvado de "La Zono kaj Vojo" transporto estas prioritata kampo, kaj ĝi povas strikte kunligi Ĉinion kaj la landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

    Fakoj pri informadiko

 

    Rilataj fakoj: komunikado, elektroniko, komputiko, interreto ktp.

 

    Profunda interligo inter landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" alte postulas disvolvon de informado. Produktoj kaj servoj de Ĉinio en tiu kampo kaptos la ŝancon por iri eksterlanden.

 

    Fakoj pri turismo

 

    Rilataj fakoj: turisma administrado, turisma planado, hotela administrado, ekspozicia ekonomio kaj administrado, turisma administrado kaj servo, ktp.

 

 

    Landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" havos bonajn perspektivojn en apartaj turismaj kaj kulturaj produktoj, popolaj moroj, turismaj itineroj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

 

    Fakoj pri energifonto

 

    Rilataj fakoj: energio, materialo, elektro, elektropovo, aŭtomatigo ktp.

 

    La iniciato pliigos energitransporton, kaj tio postulos multajn fakulojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments