El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspluato de bruligebla glacio en Ĉinio

| 2017-05-27
Bookmark and Share

    La 18-an de majo Ĉina Geologia Esplorado de la Ministerio de Tero kaj Resursoj anoncis, ke Ĉinio faris 8-tagan surmaran ekspluaton de naturgasa hidrato. Tio estas la unuafoja sukcesa provekspluato de bruligebla glacio ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la mondo.

 

    Kio estas bruligebla glacio?

 

 

    Bruligebla glacio, alinome naturgasa hidrato, estas dissemita en maraj sedimentoj aŭ permanenta frostigita tero. Ĝi estas kombinaĵo de natura gaso kaj akvo, simila al glacio, kiu formiĝas en kondiĉoj de alta premo kaj malalta temperaturo, kaj estas konsiderata kiel nova energifonto altefika, pura kaj grandrezerva. Ĝi ricevis la nomon pro siaj aspekto simila al glaci-neĝa kristalo blanka aŭ griza, kaj bruligebleco simila al tiu de solida alkoholo.

 

    Uzvaloro de bruligebla glacio

 

 

    Bruligebla glacio estas tre "pura" energifonto, kun grandaj rezervoj kaj alta energipovo. Ĝi malsamas al karbo kaj petrolaj produktoj, ĉar ĝia bruligo ne ellasas polvon, sulfinon, nitrogen-oksidon kaj aliajn poluaĵojn. Pro tio ĝi estas rigardata kiel la plej taŭga pur-energio en la 21-a jarcento.

 

    Bruligebla glacio espereble anstataŭos karbon, petrolon kaj naturgason, kaj iĝos nova energifonto de la 21-a jarcento. Laŭ taksado de sciencistoj, la bruligebla glacio en marfundo, la plej valora minerala resurso, konsistigas 10% de la totala areo de la maroj, egale al 40 milionoj da kvadrataj kilometroj. Ili sufiĉos por uzado de la homoj dum mil jaroj.

 

    Malfaciloj en ekspluato de bruligebla glacio

 

 

    La unua: temperaturo. La plej taŭga temperaturo por formigo de naturgasa hidrato estas inter 2 kaj 4 gradoj. Se la temperaturo superas 20 gradojn, ĝi malkomponiĝas.

 

    La dua: premo. En normalaj cirkonstancoj, formigo de hidrato postulas 30 atmosferojn. Ju pli granda la premo, des pli stabila la hidrato.

 

    La tria: metano. Metano por formigo de bruligebla glacio venas el sedimentoj de restaĵoj de antikvaj estaĵoj ĉe marfundo, kiuj estis malkomponitaj de bakterioj, aŭ venas el natura gaso en terkrusto.

 

    Ekspluata perspektivo

 

    Ĉinio havas vastan perspektivon en ekspluato de bruligebla glacio. Laŭ la Raporto pri Ĉinaj Energio, Mineralaj Resursoj kaj Geologio publikigita en 2016, la rezervoj de bruligebla glacio en Ĉinio superis la ekvivalenton al 100 miliardoj da tunoj da petrolo, kies ekspluatado havas allogan perspektivon.

 

    Laŭ antaŭkalkulo, antaŭ 2030 bruligebla glacio estos ekspluatata por komerco. Tiam la situacio de malabundo de energifontoj draste mildiĝos en Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments