Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

La Infana Tago en diversaj landoj

| 2017-06-01
Bookmark and Share
 

    Japanoj havas plej multe da festoj por infanoj en la mondo. En Japanio ĉiujare oni festas tri festojn dediĉatajn al infanoj. Tre interesaj estas tiuj festoj plenaj de diversaj tradiciaj elementoj.

 

    La 3-a de marto estas la Tago de Knabinoj, speciala festo por knabinoj. En la tago gepatroj aranĝas terasforman ornamtablon kie viciĝas belaj pupoj en kimonoj kiuj servas kiel festa donaco por knabinoj.

 

    La 5-a de majo estas la Tago de Knaboj. Tiutage familioj kun knaboj pendigas "karpan flagon" antaŭ pordo de loĝejo, esperante ke la knaboj havos bonan futuron same kiel karpo vigle saltanta.

 

    En la 15-a de novembro okazas la festo por geknaboj, kiuj havas la aĝon de 3, 5 aŭ 7 jaroj. Laŭ la japana tradicio tiuj aĝoj estas konsiderataj kiel aparte tre feliĉaj. Tial ĉiujare en la tago estas speciale vigla festo por infanoj kiuj estas en tiuj aĝoj.

 

    Nete vestante sin gepatroj vizitas ŝintoisman sanktejon kun knaboj por preĝi kaj danki al dioj pri la sano kaj feliĉo de la knaboj.

 

    En Brazilo la 15-a de aŭgusto estas la Infana Tago kaj tiu dato estas ankaŭ la Nacia Tago de Morbo-preventado. En tiu tago kuracistoj faras sankontroladon por geknaboj kaj injektas vakcinon kontraŭ poliomjelito. Tiel la brazila registaro montras zorgon pri la sano de infanoj.

 

    Laŭ la unua artikolo de la leĝo pri feritagoj de Singapuro, geknaboj kaj iliaj gepatroj ferias en la Infana Tago, t.e. la 1-a de oktobro.

 

    La plej granda nacia amuzparko en la lando ankaŭ havas apartan regulon, laŭ kiu dum la Infana Tago infanoj pagu la plenan prezon de bileto kaj iliaj gepatroj nur la duonan. Tiel infanoj spertas la senton de plenkreskulo kaj plenkreskulo denove spertas iaman feliĉon kiel infano.

 

    Infanoj en Kataro kaj aliaj golfaj landoj estas tre feliĉaj dum la 3-taga Festo de Dolĉaĵoj, ĉar tiam plenkreskuloj povas plenumi iliajn dezirojn.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments