El Popola Ĉinio>头条新闻>

Profitoj por landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo"

| 2017-06-05
Bookmark and Share
 

    En la venontaj tri jaroj Ĉinio donos 60 miliardojn da juanoj al evoluantaj landoj kaj internaciaj organizoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", aldonos miliardon da usonaj dolaroj al fonduso de sud-suda kunlaboro, kaj liveros miliardon da usonaj dolaroj al rilataj internaciaj organizoj...

 

    En la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis plurajn rimedojn por profitigi la popolojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Kial Ĉinio elspezos la grandajn sumojn? Klarigis estro de departemento pri eksterlanda asistado sub la Ĉina Ministerio de Komerco.

 

    60 miliardoj da juanoj

 

    Projektoj por popola vivteno

 

    Prezidanto Xi anoncis, ke en la venontaj tri jaroj Ĉinio donos 60 miliardojn da juanoj al projektoj de evoluantaj landoj kaj internaciaj organizoj por popola vivteno laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

    La departement-estro diris, ke la monsumo inkludas senpagan monhelpon kaj seninterezan alprunton.

 

    Koncernaj landoj povas komunikiĝi kun ĉinaj ambasadorejoj kaj institucioj pri ekonomio kaj komerco, decidi kunlaboran projekton kaj prezenti siajn bezonojn laŭ politika komunikado, instalaĵa interligo, komerca interŝanĝo, financa fluo kaj popola kontaktado.

 

    Du miliardoj da juanoj

 

    Mildigo de nutraĵa malabundeco

 

    La mondo alfrontas severan situacion pri nutraĵa sendanĝereco, kaj pli ol 70 milionoj da homoj tutmonde urĝe bezonas nutraĵan asistadon, kaj ĝi jam kaŭzis severan humanisman krizon.

 

    La departement-estro diris, ke pro la urĝa situacio Ĉinio donos du miliardojn da juanoj al koncernaj landoj kiel humanisman nutraĵan asistadon por savi la vivojn, mildigi nutraĵan malabundecon, plibonigi subnutradon kaj laŭgrade altigi la agrikulturan produkton kaj kune kun la internacia komunumo altigi la nutraĵan sendanĝerecon de la mondo.

 

    Unu miliardo da usonaj dolaroj

 

    Sud-suda kunlaboro

 

    En septembro 2015 prezidanto Xi anoncis starigi fonduson de sud-suda kunlaboro kaj liveri du miliardojn da usonaj dolaroj en la unua fazo por subteni la daŭripovan evoluan tagordon de evoluantaj landoj en 2030.

 

    Ĉi-foje Ĉinio aldonos unu miliardon da usonaj dolaroj al la fonduso, tiel la fonduso havos tri miliardojn da usonaj dolaroj. La aldono povos pli bone puŝi la sud-sudan kunlaboron, precipe subteni la ekonomian kaj socian disvolvadon de evoluantaj landoj kaj plibonigi la popolan vivtenon.

 

    Malgrandaj programoj

 

    Trejno, malriĉeco-malkresko kaj sanservo

 

    La ĉina registaro alvokos lokajn registarojn, entreprenojn kaj sociajn organizojn kunlabori kun evoluantaj landoj kaj rilataj internaciaj organizoj kaj efektivigi tricent malgrandajn programojn, kiuj konsistas el cent Feliĉaj Hejmlokoj, cent Amzorgaj Helpoj kaj cent Resanigaj Sanservoj.

 

    La programo Feliĉa Hejmloko altigos edukadon, profesian trejnadon, agrikulturan produktadon kaj loĝkvartalan disvolvon; la programo Amzorga Helpo liveros servon kaj helpon al maljunuloj, handikapuloj, virinoj kaj infanoj; la programo Resaniga Sanservo fortigos kunan esploron pri tradiciaj medicino kaj medikamentoj kaj altigos kunlaboran nivelon.

 

    Miliardo da usonaj dolaroj

 

    Malkreskigo de malriĉeco

 

    Ĉinio liveros al la internaciaj organizoj miliardon da usonaj dolaroj por kunlaboro pri malriĉeco-malkreskigo, agrikulturo, edukado, sano, mediprotekto, industrio kaj komerco de landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments