El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Tago de la Medio: la verda disvolvado de Ĉinio helpos nian terglobon

| 2017-06-05
Bookmark and Share
 

    La 5-a de junio, la Monda Tago de la Medio, estas la festo por ĉiuj, kaj ankaŭ la plej grava platformo por propagandi mediprotektadon mondskale. Ĉi-jare en Ĉinio oni fiksis la ĉeftemon de la tago kiel "Verdo estas oro". Antaŭ kelkaj tagoj Xi Jinping, ĉina prezidanto, publike diris, ke oni devas doni la plej grandan prioritaton al la konstruado de ekologia civilizacio inter diversaj temoj de la regado de la lando. La ĉinaj Ministerio de Tero kaj Riĉfontoj kaj Ministerio de Akvaj Resursoj jam publikigis novajn regularojn kiuj plifortigos la regadon kaj kontroladon de la mediaj aferoj. Ekde aprilo ĉi-jare la Ministerio de Mediprotektado okazigas la plej grandskalan kontroladon pri la tutlanda mediprotektado.

 

    La respondeculo de la Ministerio de Mediprotektado diris, ke la transformo de la vivmaniero de la tuta socio donos grandan influon al ŝparado de resursoj kaj mediprotektado, kaj havos nekalkuleblan verdan efikon.

 

    Ĉinio promesas, ke la emisiado de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto en 2030 reduktiĝos je 60-65% kompare kun tiu en 2005, la proporcio de nefosiliaj fueloj en la konsumo de primaraj energioj atingos 20%, kaj la arbaraj rezervoj kreskos je 4,5 miliardoj da kubmetroj kompare kun tiu en 2005.

 

    1.3 miliardoj da loĝantoj en Ĉinio, per la transformo de produkt- kaj viv-manieroj, faros paŝojn al la ĉina vojo de verda disvolviĝo. Tio certe fariĝos profitdona provo por la moderniĝo de aliaj 5 miliardoj da homoj sur la terglobo, kaj nova kontribuo al la civilizacio de la homaro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments