El Popola Ĉinio>头条新闻>

Raporto de japana ĵurnalo: inteligentaj poŝtelefonoj ŝanĝas la vivon de ĉinoj

| 2017-06-06
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la japana ĵurnalo Sankei farita en la 5-a de junio, la servoj de inteligentaj poŝtelefonoj tuŝos pli kaj pli da kampoj kaj fariĝos pli kaj pli oftaj, tiel ke novaj servadoj defios la monopoladon de la merkato fare de tradiciaj industrioj kaj aperos unuj post aliaj. La raporto montris, ke kvankam iuj ankoraŭ krias pri la malkresko de la ĉina ekonomio, tamen en la lastaj jaroj la vivkvalito de ĉinoj altiĝas pli rapide ol antaŭe, kiam Ĉinio travivis altrapidan kreskadon de la ekonomio. La plej granda ŝanĝo en la vivo de ĉinoj estas la daŭra kresko de diverseco de la servoj ofertataj de inteligentaj poŝtelefonoj. Eĉ ne necesus mencii la interretan aĉetadon, tagon post tago senĉese aperas novaj servoj kiel financado en malgranda sumo, mendado de biletoj de aviadilo, trajno kaj hotelo, rezervado de taksio, sendigo de aĉetitaj freŝaj manĝaĵoj, sendigo de manĝo el restoracio, luado de kunlua biciklo kaj aliaj.

 

    Jenaj pluraj faktoroj kontribuas al tio, ke en la vivon de ĉinoj penetras diversaj servoj per poŝtelefonoj. Unue, la ĉina registaro senĉese publikigas politikojn por kuraĝigi la interretan industrion. Ankaŭ aventuraj investoj fare de ĉinoj kaj eksterlandanoj antaŭenpuŝas la disvolviĝon de novaj firmaoj kaj novaj industrioj rilataj al la interreto. Sed plej grave, ke la novaj servoj per taŭga maniero solvas la problemojn, kiuj dum longa tempo malkontentigis ĉinojn aŭ malfaciligis al ili la vivon. Alivorte, tiuj servoj sukcesas kapti la potencialajn bezonojn de homoj. Danke al la ekonomia kreskado la enspezo de ĉinoj senĉese altiĝas, konsumantoj rete aĉetas ŝatatajn varojn kaj ĝuas altkvalitajn servojn, kaj pro tio ili povas klare senti la kontentigan riĉecon de la vivo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments