El Popola Ĉinio>头条新闻>

Buntaj artefaritaj nuboj estos lanĉitaj de NASA

| 2017-06-08
Bookmark and Share

 

    Laŭ raportoj de eksterlandaj amaskomunikiloj, fakuloj de NASA, la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio de Usono, faros artefaritajn nubojn kun la koloroj ruĝa kaj bluverda. Ili konsistos el bario, stroncio kaj kuproksido. Laŭ la plano ili estos lanĉitaj en la 11-a de junio de la Flug-Instalaĵo Wallops, centro por aeronaŭtikaj esploroj de NASA en Virginio, Usono.

 

    Laŭraporte la eksperimento realigos lanĉojn 2-foje kaj unu el ili devos esti farita en la sennuba ĉielo. La fakuloj antaŭvidas, ke la loĝantoj en Novjorko kaj en iuj urboj laŭ la orienta marbordo de Usono povos vidi la nubojn. Laŭ NASA tiuj nuboj faritaj el kemiaĵoj malaperos ĉirkaŭ 8 minutojn post la apero.

 

    La sciencistoj esperas, ke la tekniko de la ĉi-foja eksperimento povos esti utiligata ankaŭ por aliaj eksperimentoj por spuri la movadon de partikloj en la spaco, kaj, se sukcese utiligita, helpos akiri pli kompletajn informojn en tiuj eksperimentoj.

 

    La fakuloj emfazis, ke la nuboj aperos en la ĉielo je la alteco de 160 kilometroj super la tero kaj estos sendanĝeraj por homoj vivantaj surtere.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments