El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trovita specimeno de ido de fruepoka birdo en sukceno

| 2017-06-09
Bookmark and Share

    La 8-an de junio raportisto informiĝis de la Ĉina Universitato pri Geosciencoj en Pekino, ke la grupo, konsistanta el sciencistoj de Ĉinio, Kanado kaj Usono, trovis specimenon de ido de fruepoka birdo en sukceno, kaj ke tia eltrovo estas la unuafoja en la mondo.

 

 
 

    La sukceno venis de la valo Hukawng, la ŝtato Kachin de Birmo, konata kiel produktejo de sukceno. La sukcenoj el tiu ĉi valo havas la historion de ĉirkaŭ 99 milionoj da jaroj. La sukceno kiu entenis la birdeton longas je 9 centimetroj, kaj englutis preskaŭ tuton de la ido, inkluzive de ĝiaj kapo, kolo, flugiloj, piedoj, vosto kaj koncernaj kartilagoj kaj haŭto. La koncerna esplorado montras, ke kiel specimeno la birdeto estas tre bone konservata, kaj la specimeno bone tenas la trajtojn de la ostoj kaj plumoj en la komenca kelksemajna vivo de tiu ĉi ido de fruepoka birdo.

 

    Granda vertebrulo estas tre malofte trovita en sukceno. Tio do estas rara ŝanco por fari esploradon pri fruepokaj birdoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments