El Popola Ĉinio>头条新闻>

10 rimedoj por regi fumnebulon en Pekino

| 2017-06-14
Bookmark and Share
 
 

    La 13-an de junio, en gazetara konferenco la pekina registaro anoncis, ke la indico de koncentriĝo de PM2.5 en 2016 malkreskis je 23.7% kompare kun tiu en 2012. Por regi fumnebulon en 2017, la pekina registaro publikigis 10 rimedojn, kiuj inkluzivas:

 

    1. Kompleta anstataŭigo de la malgrandkvanta uzado de karbo per tiu de pura energio en 700 vilaĝoj;

 

    2. Redukto de la jara kvanto de la loka elektrogenerado je pli ol 10%;

 

    3. Efektivigo de transformo de industriaj kaj hejtadaj kaldronoj perkarbaj kun pohora vaporprodukto de 4 mil tunoj al tiuj per novaj energioj;

 

    4. Fortigo de la regado de veturiloj kun grandkvanta gas-ellaso;

 

    5. Fokusiĝo en la regado de dizelaj veturiloj;

 

    6. Antaŭenigo de transformo de pergasaj kaldronoj kun pohora vaporprodukto de 10 mil tunoj, tiel ke ili ellasu malpli da nitrogenaj oksidoj;

 

    7. Rearanĝo de 500 firmaoj industriaj, kaj punado kaj eventuala fermo de 2 570 firmaoj kiuj ekscese poluas la medion;

 

    8. Fortigo de transformo kaj ĝisdatigo de ŝlosilaj industrioj kaj entreprenoj de volatilaj organikaj kombinaĵoj;

 

    9. Fortigo de eblo respondecigi leĝplenuman kaj inspektan instancojn;

 

    10. Profundigo de regionaj kunlaboroj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments