El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉin-Usona Pensbanka Simpozio okazis en Iovao

| 2017-06-15
Bookmark and Share
 

    La 12an de junio en Des Moines de Iovao, Usono, okazis la unua kunveno de Ĉin-Usona Pensbanka Simpozio. Pli ol 20 fakuloj el la pensbanko kaj kleruloj profunde diskutis pri ĉin-usonaj rilatoj post la renkontiĝo de la gvidantoj de ambaŭ landoj en la bieno Mar-a-Lago, kunlaboro pri ekonomio kaj komerco, kunlaboro kaj interŝanĝoj inter ĉinaj provincoj kaj usonaj ŝtatoj, kaj esprimis siajn proponojn.

 

Zhao Qizheng, eksa direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
 

    Zhao Qizheng, eksa direktoro de la Informa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la malfermo, ke en la lastaj 38 jaroj post la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la rapida disvolviĝo de la dulanda ekonomia kunlaboro por reciproka profito kaj kungajno estas la miniaturo de la disvolvo de ĉin-usonaj rilatoj kaj metis solidan bazon por kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj.

 

Kenneth Quinn, prezidanto de la Monda Manĝaĵ-Premia Fonduso
 

    Parlamenta membro de Iovao-ŝtato Zach Nunn, eksa usona ambasadoro al Ĉinio Stapleton Roy kaj prezidanto de la Monda Manĝaĵ-Premia Fonduso Kenneth Quinn respektive esprimis bondezirojn kaj esperojn pri daŭripova disvolvo de la dulanda kunlaboro por reciproka profito kaj kungajno. Ankaŭ la urbestro de Des Moines Frank Cownie ĉeestis la malfermon.

 

    Post la simpozio la Monda Manĝaĵ-Premia Fonduso kaj la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj subskribis memorandon de kompreno.

 

    La simpozio estis kunaranĝita de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, Ĉinaj Institutoj de Nuntempaj Internaciaj Rilatoj kaj la Monda Manĝaĵ-Premia Fonduso.

 

    La ĉina delegacio atingis la urbon Des Moines en la 10a de junio kaj vizitis la farmbienon Kimberley en la antaŭurbo en la sekva tago. La delegacio ĉeestis alian simpozion kunokazigitan de Ĉina Centro por Internacia Ekonomia Interŝanĝo kaj Azia Societo en la 14a de junio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments