El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion Hongkongo atingis sub la politiko "Unu lando, du sistemoj" dum la 20 jaroj depost sia reveno al la patrujo?

| 2017-06-16
Bookmark and Share
Nokto de la haveno Victoria, Hongkongo
 

    Ĉi-jare oni festos la 20-an datrevenon de la reveno de Hongkongo al la patrujo. Ĝi restas prospera kaj stabila sub la politiko "Unu lando, du sistemoj". Nun ni retrorigardu ĝiajn atingojn dum la pasintaj 20 jaroj sub tiu ĉi politiko.

 

    La internacia flughaveno de Hongkongo, konstruita kun la investo de 155 miliardoj da hongkongaj dolaroj, estas unu el la plej grandaj konstruaĵoj en la mondo.

 

La Placo de la Hongkonga Borso
 

    La nova flughaveno, kies konstruado komenciĝis antaŭ la reveno de Hongkongo kaj daŭris post tio, post plurjara servado fariĝis la plej bona flughaveno en la mondo dum kvar sinsekvaj jaroj, kaj la totala kvanto de aviadilaj kargoj okupas la unuan lokon en la mondo.

 

    En 2003, okaze de la 6-a datreveno de la reveno de Hongkongo al la patrujo, la ĉina centra registaro respondis al la propono de la registaro de la Hongkonga Speciala Administra Regiono kaj ili subskribis la Aranĝon pri Pli Proksimaj Ekonomia kaj Komerca Partnerecoj, kiu fortigis la fidon de la komercistoj de Hongkongo al ĝia ekonomio. Dank' al tio revigliĝis la ekonomio de Hongkongo.

 

    Ekde la 28-a de julio 2003 la centra registaro praktikas mildigitan limigon pri la rajto de la loĝantoj de la landinterno de Ĉinio eniri Hongkongon kaj reveni de tie. Kaj la urbanoj de 49 urboj de la landinterno de Ĉinio povas peti permeson pri persona vizito al Hongkongo. Tiu ĉi politiko donas stimulojn al diversaj lokaj industrioj, kiuj ĉiujare sukcesas enlaborigi pli ol 300 mil hongkonganojn.

 

    La 1-an de junio en 2017 la Internacia Instituto pri Disvolviĝo de Administrado publikigis la Mondan Liston de Konkurenckapablo 2017. Laŭ tiu dokumento oni esploris pri la konkurenckapablo de 63 ekonomioj kaj Hongkongo fariĝis la plej konkurenckapabla ekonomio en la mondo dum la du sinsekvaj jaroj.

 

    En la 16-a de majo 2017 la Popola Banko de Ĉinio kaj la Hongkonga Mona Aŭtoritato anoncis, ke ili decidis pri la interliga kaj interkomunika kunlaboro de la obligaciaj merkatoj de Hongkongo kaj de la landinterno de Ĉinio.

 

    La decido estas grava ĉar ĝi ofertas al investantoj kaj partoprenantoj en la obligacia merkato el la landinterno de Ĉinio, el Hongkongo kaj eĉ el la tuta mondo rapidan vojon al grandskalaj komercoj kaj tio ankaŭ plifortigos la centran rolon de Hongkongo en la internacia financo.

 

    La 13-an de junio en 2017 la registaro de la Hongkonga Speciala Administra Regiono anoncis, ke ĝi aliĝis al la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) tiel fariĝante la unua membro de la banko sen suvereneco. Tio montras, ke AIIB havas grandan diversecon kaj inkluzivemon pri membroj kaj la kazo ankaŭ fariĝis modelo por aliaj ekonomioj sen suvereneco, kiuj volas membriĝi al la banko.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments