El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Enciklopedio de Ĉinio fariĝos senpage konsultebla surrete

| 2017-06-16
Bookmark and Share
 

    Ekde la venonta jaro la 3-a eldono de la Enciklopedio de Ĉinio fariĝos surrete konsultebla.

 

    La 5-an de novembro 2011 la kompilado kaj eldonado de la 3-a eldono de la Enciklopedio de Ĉinio estis aprobita de la Ĝenerala Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Tiam estis aprobita ankaŭ la starigo de ĝia cifereca kompil-platformo. La transformo de presita versio en interkompletigon de la presita kaj cifereca signifos la historian turnopunkton de la Enciklopedio de Ĉinio.

 

    Laŭ Liu Guohui, prezidanto de la eldonejo de la Enciklopedio de Ĉinio kaj plenuma vicĉefredaktoro de la redakcio de la 3-a eldono de la enciklopedio, la tuta enhavo de la surreta enciklopedio servos al la nacia sistemo de scioj kaj estos plene malfermita, senpage konsultebla fare de ĉiuj legantoj.

 

    Laŭ la plano, kiam la reta Enciklopedio de Ĉinio ekfunkcios, ĝi entenos pli ol 100 mil kapvortojn. Poste oni klopodos por iom post iom atingi la celon de la unua fazo je 300 mil kapvortoj, ĝia amplekso estos duoble pli granda ol tiu de la Brita Enciklopedio.

 

    La reta versio de la 3-a eldono de la Enciklopedio de Ĉinio estos dividita en 3 sekciojn: faka sekcio, sekcio pri specialaj temoj kaj sekcio por la ĝenerala publiko. La faka sekcio entenos 300 mil kapvortojn de la unua fazo kaj ĉefe prezentos strukturon de fakaj scioj. La sekcio de specialaj temoj enfokusiĝas pri detalaj esplorado kaj diskutado de ununura demando, dum la sekcio por la ĝenerala publiko laŭeble prezentos interesan enhavon kun kreiva formo.

 

    Liu Guohui aldonis, ke oni klopodos konstante revizii kaj plibonigi la enciklopedion, ĉar la disvolviĝo de scienco kaj teknologio estos ankaŭ senhalta. La kompilado de la 3-a eldono de la Enciklopedio de Ĉinio sekvos la tendencon de la nomita disvolviĝo, persistos en konstanta alĝustigo de la sistemo de scioj kaj fidele spegulos la atingojn de avangardaj esploroj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments