El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkcios en la fino de tiu ĉi jaro la unua aŭtomata metroa linio esplorita kaj produktita de Ĉinio

| 2017-06-19
Bookmark and Share
Trajno elprovata en la metroa linio Yan-Fang 
 
Laborantoj en la komandocentro de la metroa linio Yan-Fang 
 

    Laŭraporte la aŭtomata metroa linio Yan-Fang en Pekino estas nun en elprovado. La tuta procezo, inkluzive de ekfunkciigo de la trajno, eliro de la garaĝo, prepariĝo antaŭ ekveturo, veturado kaj reveno al la garaĝo, estos efektivigata aŭtomate nur per la regado el la komandocentro. La trajnoj de tiu ĉi metroa linio ne havas stirejon, kaj funkcias tute aŭtomate sen stiristo. En la komandocentro eblas vidi ĉion kio okazas en la trajnoj kaj de la centro oni povas interparoli kun la pasaĝeroj. La metroo en sudokcidenta Pekino ekfunkcios en la fino de tiu ĉi jaro. Tio estas la unua aŭtomata metroa linio esplorita kaj produktita de Ĉinio kaj ĝiaj spertoj kaj atingoj fariĝos modelo por estontaj aŭtomataj metroaj linioj en Pekino.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments