El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej rapida superkomputilo en la mondo estas el Ĉinio

| 2017-06-20
Bookmark and Share
 

    "Ĝia kalkulado dum unu minuto estas ekvivalenta al tiu de 7.2 miliardoj da homoj daŭre kalkulantaj per kalkuliloj dum 32 jaroj aŭ al tiu de pli ol 2 milionoj da ordinaraj komputiloj." Tio estas priskribo pri la plej rapida superkomputilo en la mondo nunmomente, nome la ĉina superkomputilo Shenwei, la unua superkomputilo kun la mastruma rapido super 100 petaflopoj po sekundo. En la Superkomputada Konferenco 2016 okazigita en Frankfurto, la superkomputilo Shenwei estis agnoskita kiel la mondĉampiono de la jaro 2016. La 19-an de junio de la kuranta jaro ĝi refoje okupis la unuan lokon en la konkurso, kaj la duan lokon alia ĉina superkomputilo Tianhe-2. Tio estas la tria fojo, ke tiuj du superkomputiloj okupis la unuajn du lokojn.

 

    Estas espero, ke superkomputilo kun pli rapida mastruma rapido de 1 000 petaflopoj po sekundo estos lanĉita en 2020. Por tiu celo nun laboras la teamo, kiu esploris kaj disvolvis la superkomputilojn Shenwei, Shuguang kaj Tianhe-2.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments