El Popola Ĉinio>头条新闻>

Somera solstico spegulas la misteron de la ĉina tradicia kalendaro

| 2017-06-21
Bookmark and Share
 

    Je la 12-a horo kaj 24 minutoj de la 21-a de junio venis la somera solstico kiu alportas la plej fortan varmon de la kuranta jaro. En multaj lokoj de Ĉinio oni devas sin pretigi kontraŭ la alta temperaturo.

 

    La somera solstico estas la deka "sunperiodo" de la ''Dudek Kvar Sunperiodoj" en la tradicia kalendaro de Ĉinio. En la 7-a jarcento a.K. antikvaj ĉinoj mezuris subsunan ombron per vertikala stango kaj fiksis la daton de la somera solstico. La 30-an de novembro en 2016 la ''Dudek Kvar Sunperiodoj" el Ĉinio estis aldonitaj al la Listo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro de Unesko.

 

    La tradicia kalendaro de Ĉinio fakte ne estas nur suna kalendaro, nek nur la luna, sed ĝi kombinas la kalkuladojn de la suna kaj luna periodoj. La monato en la ĉina tradicia kalendaro estas decidata laŭ la fazoj de la luno, dum la ''Dudek Kvar Sunperiodoj" sekvas la moviĝon de la suno. Antikvaj ĉinoj dividis jaran movadon de la suno en 24 periodojn, kaj ĉiu el ili estis nomata "sunperiodo". La "Dudek Kvar Sunperiodoj" do apartenas al la konceptoj de la suna kalendaro.

 

    La "Dudek Kvar Sunperiodoj" estas grava parto de la tradicia kalendara sistemo de Ĉinio, kaj helpas ĉinojn plani la agrikulturan produktadon kaj la ĉiutagan vivon. En la internacia meteorologia rondo la sistemo de la perceptado de la tempo estas konata kiel la kvina invento de Ĉinio.

 

    Ankaŭ en la vivo de modernaj ĉinoj la "Dudek Kvar Sunperiodoj" havas diversajn kulturajn signifojn kaj sociajn funkciojn. Ekzemple, en la periodo post la somera solstico, en la granda parto de Ĉinio altas la temperaturo, ardas la suno kaj rapide kreskas la plantoj. Oni planas la produktadon kaj ankaŭ la vivon laŭ tio, kion jam evidentigis kelkmiljara praktikado en la agrikulturo.

 

    En norda Ĉinio, en la tago de la somera solstico oni kutime prenas nudelojn (dum en la vintra oni ŝatas manĝi ĝjaŭzi-ojn). Ĉar en varmaj tagoj malvarmaj manĝaĵoj povas veki la apetiton de homoj, kaj ne malutilas la sanon.

 

    Estas diro, ke sur la suda duonsfero de la terglobo, la "Dudek Kvar Sunperiodoj" povas efiki en la lokoj kiuj havas la saman klimaton kiel Ĉinio, ekzemple la zono de modera klimato, sed la ordo de la sunperiodoj devas esti inversita.

 

    La "Dudek Kvar Sunperiodoj" reflektas la ĉinan ideon pri respekto al la naturo, adaptiĝo al la natura leĝo kaj daŭripova disvolvado, kaj manifestas unikecon de la perceptado de ĉinoj pri la universo kaj la naturo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments