Vizito al Tuancheng-fortikaĵo
Rafael Henrique Zerbetto
Mi revenis al Xiangshan-regiono por viziti Tuancheng-fortikaĵon kaj foti la belan florĝardenon kiun mi vidis tra la busa fenestro dum mia unua vizito al tiu parto de la urbo. Bedaŭrinde tute ne eblis por mi kapti la belecon de la florĝardeno per fotilo, nur vive oni povas admiri ĝin, ajna foto, ne gravas kiom bela, estas nenio kompare ol vidi ĝin vive. Floroj troviĝas tie nur dum kelkaj semajnoj en aprilo, kaj mi estis tre bonŝanca pro tio, ke mi vizitis la lokon ĝuste en la plej taŭga momento.
Tuancheng estas senpage vizitebla, tamen por eniri en ĝi oni bezonas montri sian dokumenton al gardisto ĉe la enirejo. La gardisto scipovas nur la ĉinan kaj ŝajnis al mi iom embarasita, verŝajne ĉar malmultaj eksterlandanoj vizitas tiun lokon, sed la procezo estas simpla: sufiĉas prunti la dokumenton al la gardisto, kiu ĝin kontrolas kaj redonas. Laŭ mi Tuancheng-fortikaĵo estas speciale interesa por alilandanoj, ĉar ĝia arkitekturo estas unikaĵo, male ol pluraj palacoj kaj temploj pli popularaj, kiuj estas ja vizitindaj, sed tre similaj.
Kiel jam dirite, mi hazarde malkovris tiun lokon dum busveturo, kaj unue impresis min la belaj floroj, poste mi vidis ankaŭ la belajn konstruaĵojn, sed nur okaze de mia vizito mi rimarkis, ke la loko estas ne nur bela, sed ankaŭ havas grandan historian valoron. Pro tio mia vizito, planita por esti rapida, daŭris tutan matenon kaj mi dum longa tempo legis pri la historio de tiu soldatejo.
Ĝia konstruo estas ligita al epizodo konata kiel la unua Jinchuan-milito, okazinta en Jinchuan de Sichuan-provinco, dum la printempo de 1747. La imperiestro Qianlong sendis soldatojn al tiu loko por restarigi la ordon, sed ili malsukcesis pro ŝtonaj fortikaj turoj facile defendeblaj kaj malfacile atakeblaj, kiujn ili ne sukcesis kapti de la ribeluloj. En julio de la sekva jaro, la imperiestro ordonis kunigi 300 el siaj plej bonaj soldatoj en nova speciala trupo pri grimpatakoj. Samtempe estis konstruitaj imitaĵoj de la Sichuanaj turoj ĉe Xiangshan por trejnado de tiuj soldatoj. Unu el ili daŭre ekzistas kaj estas bone konservita. La trupo fariĝis pli granda, kun mil soldatoj kaj specifaj grupoj specialiĝintaj pri pafado de sagoj kaj kugloj, glavbataloj, ktp. Pro tiu trejnado, en la sekva printempo la armeo sukcesis venki en la milito.
Post la milito, tiu soldataro estis nomumita Jian-Rui-Bataliono, kaj la soldatoj kun siaj familioj devis loĝi en la regiono inter Mentou-vilaĝo kaj la Bonodoraj Montetoj, kie la registaro konstruis lernejojn por la gefiloj de la soldatoj. La bataliono kreskis kaj havis pli ol 3800 soldatojn. Ĝi havis gravan rolon en la bataloj de Dajinchuan kaj Xiaojinchan, kaj estis ankaŭ ĝi kiu sukcesis kontroli ribelon in Xinjiang.
En 1752 estis konstruitaj Ronda Urbo kaj Trejnejo pri Luktartoj, el kie la imperiestro kaj generaloj povis rigardi la trejnadon de infanterio kaj kavalerio. Ronda Urbo estas interesa kaj impona konstruaĵo, kiu bele aspektas kaj estas bone konservita. Ĝi konsistas de alta fortika murego kiu ĉirkaŭas korton. Estas du enirejoj, ĉiu kun du fortaj pordegoj kaj turo per kiu oni povas defendi la konstruaĵon. El la supro de la murego, alirebla per du ŝtuparoj, eblas vidi ĉio okazanta en ambaŭ flankoj de la muro.
Ankaŭ troviĝas du konstruaĵoj kie estas eksponataj armiloj kaj uniformoj de tiu bataliono, kaj aldone estas klarigaj tekstoj kaj maketo de tiu regiono en la epoko, kiam tiu loko estis uzata por trejni soldatojn. La trejnejo estis ne nur la nuna loko transformita en muzeo, sed tre vasta areo, tamen multaj konstruaĵoj perdiĝis aŭ fariĝis ruinaĵoj, dum tiuj en la muzeo estas bone konservitaj.
En mia pasinta artikolo mi menciis, ke en Xiangshan-parko, tre proksime de Tuancheng-fortikaĵo, vivis Mao Zedong en 1949, kaj de tie li gvidis la lastajn batalojn de la revolucio kiu fondis novan Ĉinion en tiu sama jaro. Do ne estas surprizo konstati ke tiu regiono ankaŭ havis rolon en la revolucio, kaj apud la Ronda Urbo estas eksponataj kelkaj tankoj kaj kontraŭaviadilaj kanonoj uzitaj de la Ruĝa Armeo en la revolucio. En tiu momento mi tuj rememoris la bunkron antaŭ la loĝejo de Mao en Shuangqing-vilao, konstruita ĝuste por protekti homojn kontraŭ aeratakoj. La ekzisto de bunkro kaj kontraŭaviadilaj kanonoj en tiu regiono de la urbo montras, ke aeratakoj tie estis oftaj, signalo ke la loko estas strategia por la defendo de Pekino. Ĉu eble pro la montaro?
De Qianlong ĝis Mao, Xiangshan-areo estis grava rolulo en la milita historio de Ĉinio, kaj kompreneble ankaŭ dum la Opiaj Militoj ĝi estis okupita de fremdpotencaj armeoj kiuj invadis Pekinon, sed en tiuj epizodoj la armeoj venis el la oriento kaj atingis la urbon unue, por de tie okupi la montaron. Soldatoj forbruligis soldatejojn kaj imperiajn ĝardenojn en tiu regiono, sed kelkaj strukturoj rezistis, dum kelkaj aliaj estis poste rekonstruitaj. La postrestaĵoj nun troviĝas en la vasta areo kiun okupas Tuancheng-fortikaĵo, Xiangshan-montaro kaj la botanika ĝardeno.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat