El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Chuck Mays fariĝis nova Ĉefdirektoro de ESF

| 2017-06-22
Bookmark and Share
 

    Esperantic Studies Foundation nomis Charles O. Mays kiel sian novan Ĉefdirektoron ekde la 1-a de julio 2017. Lia antaŭulo Joel Amis eksiĝas por kompletigi siajn magistrajn studojn pri religio, survoje al pastriĝo en la Anglikana Eklezio de Kanado.

 

    Laŭprofesie Chuck Mays estas elektra inĝeniero kaj projektogvidisto. Li diplomiĝis pri elektra inĝenierado ĉe la Nord-Karolina Ŝtata Universitato.

 

    En la daŭro de sia kariero, li pasigis longajn periodojn eksterlande, inkluzive unu jaron en Honkongo kaj dek jarojn en Aŭstralio. Lige kun sia profesio, li vaste vojaĝis en Eŭropo kaj Azio kaj ankaŭ vizitis Sud-Amerikon kaj Afrikon.

 

    Chuck jam kelkajn jarojn aktivas en la aferoj de ESF. Interalie, li aranĝis multjaran sidejon por NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro kiun ESF organizas ĉiujare, ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino. Li elektiĝis kiel estrarano de la Fondaĵo en 2013.

 

    “Ni estas ja feliĉaj, ke ni trovis tiel multflanke spertan homon por okupi la streĉan postenon de Ĉefdirektoro,” diris la prezidanto de ESF Humphrey Tonkin. “Nia laboro subtene al lingva interkompreniĝo kaj esplorado daŭre vastiĝas, kaj Chuck alportos la ĝustan kombinon de klarvido, internaciismo kaj administra kompetento por teni superrigardon de tiu procezo.”

 

    “ESF estas konata pro sia investado en la estonteco de Esperanto kaj lingva justeco ĝenerale per faka esplorado kaj progresemaj projektoj kiel NASK, Lernu.net kaj Edukado.net,” Mays rimarkis. “Mi ĝojas havi la okazon kunlabori kun bonega estraro en la rolo de Ĉefdirektoro dum ESF daŭrigas subvenciadon de gravaj esploroj kaj valoraj programoj kaj eventoj.”

 

    “Ni bedaŭras noti la finon de la servado de Joel Amis, almenaŭ en lia nuna rolo,” Tonkin komentis. “Joel helpis fortigi ESF kaj pretigis nin por la venonta paŝo. Ni deziras al li ĉiun sukceson en la venonta stadio de liaj studoj kaj kariero.”

 

    “Estis granda privilegio labori por ESF,” aldonis Joel Amis. “La profunda engaĝiĝo kun multfaceta organizaĵo ligita al la Esperanto-komunumo kaj kun la universitata medio, min multflanke riĉigis. Kompreneble mi sentos la mankon de kunlaboro kun la talentaj, interesaj homoj en ESF – sed kvankam mia profesia kariero min gvidos laŭ alia vojo, mi daŭre restos entuziasma subtenanto kaj, laŭeble, kunlaboranto de ESF. Miajn plej sincerajn dankojn al ESF kaj la kolegoj ligitaj al ĝi, kaj miajn bondezirojn al Chuck Mays, en kies tre kapablajn manojn mi transdonas la administradon de la Fondaĵo.”

 

    Per tiu nova enoficigo, la centro de agado de la Fondaĵo transiros el Montrealo, Kanado, al Raleigh, Nord-Karolino, Usono.

 

    Havante estraron el Usono kaj Kanado kaj tutmondan konsilantaron, Esperantic Studies Foundation laboras por antaŭenigi la komprenon kaj praktikon de lingva justeco en multkultura mondo. Per siaj subvencioj kaj aliaj agadoj, la Fondaĵo celas evoluigi kaj subteni la plej altajn normojn en esploroj, edukado kaj interlingva komunikado.

 

El www.esperantic.org

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments