El Popola Ĉinio>头条新闻>

Post 14 jaroj usonaj bovaĵoj revenos al la ĉina merkato. Kial?

| 2017-06-22
Bookmark and Share
 

    La 20-an de junio la Ĉina Ĝenerala Administracio pri Kvalitkontrolo, Inspektado kaj Kvaranteno anoncis, ke ĝi decidis permesi la importadon de usonaj bovaĵoj. Tio signifas, ke usonaj bovaĵoj revenos al Ĉinio post 14-jara foresto el la ĉina merkato.

 

    Antaŭ 2003, Usono estis unu el la ĉefaj provizantoj de bovaĵoj al Ĉinio. Sed pro la spongoforma encefalopatio de bovo ("freneziĝ-malsano de bovo") Ĉinio ne plu permesis ilian importadon.

 

    Depost la renkontiĝo de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono en majo de la kuranta jaro estis atingitaj grandaj progresoj pri la rilatoj de ambaŭ flankoj. Inter la atingoj estis la konsento de Ĉinio malfermi la pordon al usonaj bovaĵoj.

 

    Fakte laŭ la datumoj de la Ĉina Ministerio pri Komerco, en 2016 la totala konsumkvanto de bovaĵoj en Ĉinio atingis 8 milionojn da tunoj, kaj la merkata monsumo 360 miliardojn da juanoj. Nun Ĉinio havas la plej rapide kreskantan konsum-merkaton de bovaĵoj en la mondo. La pokapa konsumkvanto de bovaĵoj pligrandiĝis je 20%, kaj la totala monsumo pagita por bovaĵoj jam superis tiun de Eŭropo, nur malpli ol tiu de Usono. Kaj 20% da malsufiĉo en la ĉina merkato devas esti plenigita per importado el la landoj kun granda kapablo de bredado, kiaj Aŭstralio, Argentino, Brazilo, kaj Urugvajo.

 

    Laŭ la opinioj de fakuloj, la provizo de bovaĵoj en Ĉinio ne sufiĉas, tiel ke la merkato povos akcepti pli da importitaj bovaĵoj. Kaj la bezono de ĉinoj je bovaĵoj pli kaj pli grandiĝos sekvante la altiĝon de la vivnivelo kaj la konsciiĝo pri la sano.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments