El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezentiĝis la unua dokumenta filmo kontraŭ THAAD

| 2017-06-23
Bookmark and Share
Afiŝo de Blue Butterfly Effect
 

    La 22-an de junio prezentiĝis en la Korea Respubliko la dokumenta filmo Blue Butterfly Effect (Esperante: Efiko de Blua Papilio), la unua dokumentfilmo kontraŭ la dislokigo de la kontraŭmisila sistemo THAAD (Finstadia Altaltituda Areo-Defendo). La filmo, reĝisorita de Park Moon-Chil, laŭ la vido de patrinoj kiuj agis kontraŭ THAAD, fidele registris la malfacilan batalon kontraŭ THAAD fare de lokaj popolanoj ekde julio 2016, kiam la registaro de Usono kaj tiu de la Korea Respubliko anoncis enmeton de tiu sistemo en Seongju de la provinco Kyeongsang-do de la Korea Respubliko.

 

    En la filmo, oni vidas patrinojn, kiuj loĝas en Seongju. Timante ke la radio de THAAD endanĝerigos iliajn infanojn, la patrinoj faris "bluajn rubandojn" simbolantajn pacon kaj komencis la batalon kontraŭ la dislokigo de THAAD. La patrinoj iom post iom konsciis pri tio, ke THAAD estas ne nur radia problemo, sed ankaŭ kompleksa afero pri internaciaj rilatoj, kaj, THAAD, kiel "senutila armilo" ne devas resti en Seongju, nek en ajna loko de la lando.

 

    La plej korŝira sceno en tiu ĉi filmo estas, ke en Seongju, patrino kaj ŝia filino genufleksiĝas antaŭ la lensoj de amaskomunikiloj kaj ploras kriante: "Por la estonteco de infanoj kaj familianoj, savu nin, savu nin!"

 

    Park Moon-Chil diris, ke multaj problemoj atendas la solvon de la nova registaro de Korea Respubliko, inter kiuj la afero de THAAD sendube estas la plej malfacila. Li esperas pere de la dokumenta filmo alvoki la atenton de la korea popolo pri tiu ĉi afero kaj forbalai la malbonojn akumulitajn en la malnova epoko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments