798 : La moderna arto-centro de Pekino

| 2017-06-26
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    Kion signifas 798?

 

Unu el la enirejoj de 798
 

    "798? Kio ĝi estas?", mi demandis mian amikon, kiam li proponis al mi viziti tiun lokon. Mia amiko ŝajne surprizite siaflanke demandis min: "Ĉĉu vi ankoraŭ ne konas la lokon, kvankam vi tiom longe vivas en Pekino?"

 

    La Arta Distrikto 798 estas unu el la plej fame konataj vizitindejoj en Pekino, kaj inter ili la plej lastatempe fondita kaj moderna. Antaŭe ĝi estis nomata kiel la Arta Distrikto Dashanzi (大山子), laŭ la nomo de la distrikto en kiu ĝi situas.

 

    De la enirejoj de 798 ni povas vidi, senti kaj ĝui ege ekzotikecan etoson malsaman ol tiuj de aliaj pekinaj vidindejoj. Tie ni facile povas trovi diverskolorajn instalaĵojn artajn de fremdlandaj artistoj, kaj eksponejojn, kiuj speciale ekspozicias fremdlandajn artaĵojn.

 

    La sekreto de 798

 

    798 estas la 'unika' loko. Kial? Ĝi estis origine ekspluatita kiel unu el la bazaj industriaj zonoj de la Ĉina Popola Respubliko, post ĝia fondiĝo sub la helpo de la tiama Sovetio kaj Orienta Germanio. Do se ni atente rigardas la fabrikojn, ni povas gustumi la belecon de la originala formo de konstruaĵoj, kiuj estis konstruitaj sub la influo de la tiama fama konstru-stilo de la germana skolo Baŭhaŭs (Bauhaus). La tutan konstruadon rekte komandis la siatempa vicĉefministro de Orienta Germanio Fred Oelßner.

 

La fabriko konstruita en la konstru-stilo Baŭhaŭs
 

    Unue estis konstruita la fabriko namata 718 kaj poste la fabrikoj 774 kaj 738. Post kelkaj jaroj sinsekve konstruiĝis la fabrikoj 706, 707, 798 ktp. Tiuj ĉi fabrikoj ludis gravan rolon por la evoluado de la ĉina ekonomio en la komenca periodo de la Ĉina Popola Respubliko, precipe en la elektronika kaj telekomunikada industrioj.

 

    Kial tiuj ĉi fabrikoj havis la nomojn faritajn per ciferoj? Post la Dua Mondmilito akriĝis kaj severiĝis la malvarma milito inter la kapitalisma tendaro gvidata de Usono kaj la socialisma gvidata de Sovetio. Do tiam multaj landoj anstataŭigis per ciferoj la nomojn de fabrikoj kaj kompanioj, kiuj produktas altteknikajn produktaĵojn, por sekureco de tiuj fabrikoj kaj kompanioj. Kompreneble ankoraŭ nun multaj militaj trupoj, informagentejoj kaj sekteraj organizoj de ne malmultaj landoj uzas ciferajn titolojn.

 

    Fabrikejo senutila renkontis la arton

 

    En la komenco de la 21-a jarcento la komerco de tiuj fabrikoj stagnis kaj 6 fabrikoj, kiuj estis antaŭe sendepende administrataj, kombiniĝis kaj formis unu grandan kompanion por bonefike administri la fabrikojn. Samtempe la unuigita kompanio komencis ludoni neuzatajn fabrikojn kaj iliajn dependaĵojn.

 

    De 2001 artistoj, kiuj loĝis ĉirkaŭ kaj ekster Pekino, unu post la alia komencis enloĝi unue al la origina fabriko 798. Ili alte taksis la unikan 'Baŭhaŭs'-stilon de la fabriko kaj faris metiejojn, eksponejojn, pentrejojn kaj similajn, konservante la originan formon de la fabriko kiel eble plej bone. Tiam oni komencis nomi la distrikton 798.

 

    En februaro 2002 la usonano Roberto (Robert Bernell), eldonisto pri ĉinaj artoj, kiun unue allogis vasta spaco kaj malalta lukotizo de 798, luprenis parton de la fabriko kaj malfermis la unuan librovendejon pri ĉinaj artoj kiel fremdlandano. Sekvis lin svarmo da artistoj ĉinaj kaj fremdlandaj en diversaj kampoj kaj 798 tagon post tago plenpleniĝis de metiejoj, eksponejoj, atelieroj, kafejoj kaj similaj.

 

    Ni povas dividi la artistojn, kiuj amasiĝis en 798 ĉefe en du kampojn: artaj kreado kaj desegnado (aŭ projektado). Pro la bezono de iliaj agado kaj ĉiutaga vivo, nature amasiĝis kelkaj aliaj fakuloj kaj komercistoj, kiuj mastrumas eldonejojn, librovendejojn, reklam-agentejojn ktp.

 

Fremdlandanoj en 798

 

    Ne mankas fremdlandaj artistoj en 798. La jam menciita Roberto estas unu el la pioniroj de 798. Li enloĝis en la distrikto en tre frua tempo kaj ludis gravan rolon sciigi la distrikton al la ekstera mondo de Ĉinio. Lin sekvis francoj, belgoj, japanoj, koreoj, singapuranoj ktp. Kvankam fremdlandaj artistoj de 798 konsistigas ne tre grandan proporcion en la tuta artistaro de 798, tamen ili ankaŭ ludis gravan rolon por la rapida prosperiĝo kaj sukceso de 798, ĉar ili aldonis diversecon, multkolorecon kaj internaciecon al la arta pejzaĝo de 798.

 

    En 2003 la usona semajna gazeto TIME elektis Pekinon kiel unu el la 22 urboj, kiuj havas belan kaj altnivelan arto-centron dank' al 798. En 2004 ankaŭ alia usona semajna gazeto Newsweek elektis la urbon kiel unu el la 12 mondaj urboj, tial ke Pekino havas la vere unikan arto-distrikton 798, kiu ŝanĝis malnovan kaj senutilan fabrikon al la plej moderna arto-distrikto.

 

La arto-festivalo de 798

 

    Venu kaj ĝuu diverkolorajn artaĵojn en 798

 

    En la printempo de 2004 kaj 2005 dum unu monato okazis la internacia art-festivalo Dashanzi. Poste sekvis ĝin diversaj aliaj festivaloj. De 2006, ŝanĝinte la titolon kiel la arto-festivalo 798, ĉiujare okazas la internacia arto-festivalo. Kompreneble abundas grandaj kaj malgrandaj festivaloj, ekspozicioj, prezentadoj dum la tuta jaro krom tiu ĉi oficiala festivalo.

 

    Do kiam vi promenas en 798, vi ne povas eviti oftajn kolizietojn ŝultro ĉe ŝultro kun pasantoj dum la tuta jaro pro tro da vizitantoj ĉinaj kaj fremlandaj. Krom ordinaraj vojaĝantoj, ne malmultaj grupoj ofte vizitas la distrikton por lerni, inspekti kaj interŝanĝi opiniojn kaj spertojn reciproke. Ankaŭ gvidantoj de multaj landoj, kiuj vizitis Pekinon, vizitis 798 kaj alte taksis ĝiajn unikecon, belecon kaj artecon.

 

    En la venonta fojo mi sciigos vin kiajn artaĵojn vi mem povos sperti kaj rigardi en 798.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments