El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Tago kontraŭ Misuzo kaj Nelica Ŝakrado de Narkotaĵoj: rifuzu narkotaĵojn kaj amu la vivon

| 2017-06-26
Bookmark and Share
 

    La 26-a de junio ĉiujare estas la Internacia Tago kontraŭ Misuzo kaj Nelica Ŝakrado de Narkotaĵoj. Ekde 1992 ĝi havas sian ĉeftemon en ĉiu jaro por atentigo kaj partopreno de la internacia komunumo. La temo en ĉi jaro estas "Sennarkotaĵa Juneco, Sana Vivo".

 

    Origino de la Internacia Tago kontraŭ Misuzo kaj Nelica Ŝakrado de Narkotaĵoj

 

    De la 1980-aj jaroj, narkotaĵoj senbride disvastiĝis tutmonde kaj kontrabando de narkotaĵoj pli kaj pli serioziĝis.

 

    Reage al tiu severa situacio, inter la 12-a kaj la 26-a de junio 1987 en Vieno UN okazigis ministran kunvenon pri misuzo kaj nelica ŝakrado de narkotaĵoj, kun partopreno de pli ol 3 000 reprezentantoj el 138 landoj. Ili unuanime konstentis difini la 26-an de junio en ĉiu jaro kiel Internacia Tago kontraŭ Misuzo kaj Nelica Ŝakrado de Narkotaĵoj por veki la atenton de diversaj landoj al la problemo pri narkotaĵoj kaj alvoki la tutmondajn popolojn kune rezisti al narkotaĵoj.

 

    Decembre de la sama jaro la 42-a Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la rezolucion pri difino de la 26-a de junio ĉiujare kiel la Internacia Tago kontraŭ Misuzo kaj Nelica Ŝakrado de Narkotaĵoj.

 

    Kiel Ĉinio batalas kontraŭ narkotaĵoj?

 

 

    Unue, ellabori leĝojn kaj regularojn pri malpermeso de narkotaĵoj.

 

    Due, fondi diversnivelajn narkotaĵ-malpermesajn organizojn por pligrandigi forton kontraŭ narkotaĵoj.

 

    Trie, severe puni tiujn, kiuj faras narkotaĵ-krimojn.

 

    Kvare, vaste eduki homojn pri narkotaĵ-malpermeso.

 

    Kvine, ĝustatempe bridi kontraŭleĝan plantadon de opiopapavo kaj trakti rilatajn kazojn.

 

    Sese, praktike fari laborojn pri abstino de narkotaĵoj.

 

    Sepe, plifortigi internaciajn kunlaborojn kaj interŝanĝojn en narkotaĵ-malpermesa kampo.

 

    Laste, profundigi esploradon pri narkotaĵa problemo.

 

    La ĉina registaro plu intensigos kunlaborojn kun diversaj landoj de la mondo kaj senĉese penados por radikale forigi narkotaĵojn kaj konstrui sennarkotaĵan mondon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments