El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉantaĝa viruso Petya atakis multajn landojn

| 2017-06-29
Bookmark and Share
Komputilo influita de la viruso Petya

 

    Laŭ fremdlandaj amaskomunikiloj, sekvante la disvastiĝon de la komputila viruso WannaCry en pli ol 150 landoj en majo, lastatempe la nova ĉantaĝa viruso Petya jam atakis Usonon, Nederlandon, Rusion, Brition, Ukrainion kaj multajn aliajn landojn. La teamo pri sekureco de Tencent, ĉina kompanio pri retaj servoj, diris, ke ankaŭ en Ĉinio estas influitaj uzantoj kaj ke la viruso disvastiĝas per la vundeblaĵoj utiligitaj de la viruso Eterna bluo.

 

    Petya atakas du specojn de uzantoj. Ĝi povas ataki uzantojn de la oficejaj programaroj Office 2007/2010/2013/2016 kaj tiujn de la komputilaj sistemoj de Windowsxp ĝis Windows 8.1, kiuj havas vundeblaĵojn atakeblajn de la viruso Eterna bluo.

 

    Viktimoj devas pagi la sumon egalvaloran al 300 usonaj dolaroj per bitmono por malŝlosi kaj denove uzi damaĝitan komputilon. (Antaŭe la viruso WannaCry grandparte nur ŝlosis dokumentojn). Kaj oni povas preventi atakon de la viruso per korektado de la vundeblaĵoj atakeblaj de Eterna bluo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments