El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pluapaŝe malkovriĝis la mekanismo de maldikigo per kafeino

| 2017-06-30
Bookmark and Share
 

    En la 27-a de junio ĉinaj sciencistoj publikigis artikolon en la brita retgazeto Nature Communications. En la artikolo prezentiĝas nova eltrovo pri la mekanismo de rearanĝo de sistema energi-metabolo per kafeino dum la eksperimentado al musoj.

 

 

    Kafeino estas grava komponanto de kafo, teo kaj trinkaĵoj kun karbonata acido. Profesoro Zhang Guo, el la Medicina Kolegio Tongji sub la Huazhong-a Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, kaj la sciencista grupo gvidata de li, faris encerbigan injektadon kaj rektan enbuŝigon de kafeino al musoj, kaj trovis, ke ambaŭ manieroj efikas, kaj kafeino povas perdigi al dikaj musoj la apetiton kaj pliigi ilian energikonsumon, tiel ke la musoj malpeziĝas.

 

    La profesoro diris, ke tio ne signifas ke homoj ĉiutage trinku kafon aŭ aliajn trinkaĵojn kiuj entenas multe da kafeino por sin maldikigi, ĉar en la eksperimento la kvanto de kafeino donita al la musoj, se transkalkulita al la kvanto trinkita de homo en unu tago, egalas al la kvanto de kafeino entenata en 24 ĝis 36 tasoj da kafo. Do oni devas fari pli profundan esploron por trovi sekuran kaj efikan rimedon preventi kaj kuraci troan grasiĝon.

 

 

    Praktikoj kaj koncernaj esploroj montras, ke kafeino vere povas helpi dikulojn malpeziĝi. Nur post oksidado graso povas partopreni en la metabola procezo kaj liveri al la homa korpo energion. Kaj kafeino stimulas la oksidadon de graso. Tio signifas, ke ĉiutage prenante trinkaĵon entenantan kafeinon oni povas helpi al sia "forbruligo" de graso.

 

 

    Fakuloj pri nutraĵoj atentigas, ke kvankam kafeino povas efike helpi maldikiĝon, tamen homoj prefere trinku tian trinkaĵon nur post simpla preparado, ekzemple senlaktan kaj sensukeran "uson-stilan" kafon aŭ propramane infuzitan teon sensukeran. Se grasuloj volas rapidigi la "grasforbruligon", trinku kafon unu horon antaŭ sportado, tiel ke kafeino havu sufiĉan tempon pli bone ludi sian rolon. Krome teo kiu entenas kafeinon povas ĝeni la absorbon de proteino kaj la formiĝon de muskolaj fibroj. Do, ne prenu tro da trinkaĵoj de tia speco kiam oni sportas celante multigi aŭ grandigi la muskolojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments