El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Bye-bye, hello, OK, sorry kaj eĉ mini: en la ĉina pli kaj pli multiĝas anglaj pruntvortoj

| 2017-07-03
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Antaŭ multaj jaroj, en la jaroj 1980-aj mi vizitis Ĉinion dufoje. Tiam tiu ĉi lando estis kvazaŭ alia lando kompare kun la nuna. Se temas pri lingvo-uzo, siatempe neniu ĉino diris bye-bye por ĝisrevidi iun. Ĉiam sonis zàijiàn, la aŭtentike ĉina saluto aŭ ĝiaj pli neformalaj variantoj. Dek kelkajn jarojn poste mi havis ŝancon legi lingvistikan artikolon verkitan fakte en la 1970-aj, kiu diras, ke la enpenetro de fremdaj vortoj en la ĉinan malfacile okazas pro du faktoroj: la uzo de la ĉinaj ideogramoj kaj la ekzisto de la tonoj, kiuj ambaŭ ekstreme malfaciligas la alprenon de vortoj fremdlingvaj.

 

Intertempe ne ŝanĝiĝis nur malmultaj aferoj, ekzemple la pordego Tian'anmen (la foto estas farita en 1986).
 

    Saluton, bye-bye!

 

    Baldaŭ post mia ekloĝo en Pekino antaŭ 5 jaroj mi devis rimarki, ke intertempe tute ŝanĝiĝis la situacio. Granda nombro da ĉinoj nun uzas bye-bye kiel neformalan ĝisrevidan salutformulon, kiel tio okazas en multaj aliaj landoj. Pli malofte sed ja certe oni uzas hello inter ĉinoj mem, interparolante en la ĉina. Nur hieraŭ okazis, ke hazarde en koridoro de nia oficejo mi trafis junan kolegon-kameraiston. Li salutis min per hello kaj mi tion reciprokis per nǐhǎo. Preterpasinte lin mi enpensiĝis: "Kiu el ni fakte estas eksterlandano?"

 

    Nu, mi ja estas eksterlandano, kiu ne aspektas kiel tia krom se mi elparolas iom longajn frazojn en la ĉina. Kaj mi eĉ apartenas al tiu stranga grupo, esperantistoj, kiuj ofte ne emas uzi la anglan kaj anglalingvajn vortojn. Rememorante la malnovajn kaj belajn jarojn mi veas, kiom profunde ankaŭ tiu ĉi lando estas infektita de la anglalingva imperiismo. Ankaŭ iuj ĉinoj alarmiĝas pri la situacio kaj verkas librojn, kiuj kritikas la hegemonion de la angla. La pria kritiko eĉ tiom akriĝis, ke antaŭ kellkaj jaroj oni diskutis pri tio, ĉu oni forigu la anglan el la ekzamenobjektoj de la komuna enirekzameno de la ĉinaj universitatoj.

 

    Ĉu uzi OK okejas?

 

    En tiu ĉi artikolo mi tamen ne eniros en la seriozan flankon de tiu ĉi temo. Mi daŭrigos skribi pri miaj hazardaj observoj ĉi tie. Mi memoras, ke iam en la 1980-aj jaroj Watanuki Ken'ichiro, kiu estis unu el miaj kvar kunvojaĝantoj al Ĉinio en 1984 (legu pri tio ĉe: http://www.espero.com.cn/2012-05/21/content_30460599.htm, http://www.espero.com.cn/2012-06/13/content_30460523.htm) skribis leteron al la revuo Monato proponante esperantigi la anglalingvan vorton OK. Nun ne revenas al mi ĉiuj proponoj kiujn li faris. Mi memoras nur, ke inter ili estis "okej".

 

Watanuki Ken'ichiro, la dua de dekstre, okaze de nia vizito al Ĉinio en 1984 (kaj mi plej maldekstre)

 

    Nun mi trovas, ke inter la pekinaj gesamideanoj iuj tre ofte uzas tiun esprimon dum interparolado en Esperanto. Do eble mia malnova amiko pravis pri la bezono enkonduki tiun vorton en Esperanton. Tio cetere spegulas, kompreneble, la enpenetron de tiu sama esprimo en la ĉinan lingvon ĉar oni ofte tion aŭdas de ĉinoj, kiuj interparolas ĉinlingve. Iuj esperantistoj uzas la esprimon ankaŭ dum interparolado per tujmesaĝilo, kaj kiam ajn mi renkontas tion, mia esperantisteco ne povas ne protesti per jena ŝerca respondo: "ok, naŭ, dek!"

 

    Multe sorry por aŭdi sorry

 

    Nu, agnoskinde, ke tiuj vortoj ja estas abunde uzataj ankaŭ en Japanio, en la japana lingvo. Sed mi absolute ŝokiĝis, kiam mi aŭdis iun ĉinan junulinon diri sorry en la senco de "pardonon". Tiam mi estis survoje al la internacia flughaveno de Pekino kaj supozis, ke ŝi eble estas elmigrinta ĉinino edukita eksterlande. Sed poste mi trovis, ke estas ne malmultaj ĉinaj gejunuloj, kiuj tute senĝene diras sorry surstrate, en la oficejo en Pekino dum ili funkcias en la ĉina lingvo. En Japanio iu, kiu kondutus tiamaniere (mi uzas us-modon, ĉar mi efektive konas neniun), estus konsiderata granda snobo, ekscesa amanto de la angla lingvo.

 

    Tio ne nepre signifas, ke ĉinoj parolas la anglan pli bone ol japanoj. Supozeble ne estas granda diferenco pri tio. En orienta Azio ĝenerale ne multaj havas fluan parolkapablon de la angla. Des pli mirigas min, ke sorry sukcesis penetri en la ĉiutagan, ĉinlingvan vivon de ordinaraj junaj ĉinoj.

 

    Ĉu atletoj maratonu ... en "sorĉjupo"?

 

    En la 1980-aj jaroj estis konataj nur vere malmultaj ekzemploj de imitado de fremdlingvaj sonoj en la ĉina. Preskaŭ klasika estas la vorto por kokakolao: kěkǒukělè. La vorto ne nur sukcesas imiti la originalan prononcon sed ankaŭ doni signifon taŭgan por reklamo de tiu ĉi trinkaĵo, ĉar la kvar ideogramoj (jes, temas pri kvar) kune signifas proksimume: "bongusta kaj plezurdona".

 

Kokakolao en ladskatolo kun la ĉinlingva surskribo: kěkǒukělè.

 

    Sed kiam foje la atletoj de la Pekina Maratono kuris sur strato tre proksime de mia loĝejo, mi trovis en la koncerna mapo strangan kunmeton de du ideogramoj: mínǐ. Tiu vorto minigis... pardonon, mirigis min ĉar tiuj ideogramoj kune signifas "konfuzi/perdigi vin". Nu, fakte mi tiam sentis min perdita. Post iom da fiksa rigardado mi fine komprenis, ke temas la pruntvorto "mini" kaj fakte la tuto signifas "mini-maratonon". Restis enigma por mi kial oni uzas ĝuste tiujn du ideogramojn, sed povas esti, ke oni unue volis traduki la vorton "minijupo", kaj tiam elektante ideogramojn konsideris la signifon de tiu vorto, tiel ke "mini" ricevis la kroman signifon, kvazaŭ "allogi" aŭ eĉ "sorĉi". Kaj la sorĉa aromo restas, eĉ se la vorto estas aldonita al "maratono"...

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments