El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Ne ĉio transmara estas ĉarma kaj ... bongusta!

| 2017-07-03
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Eble mi estas relative tolerema pri diversaj manĝaĵoj novaj por mi. Tio helpas min travivi en Pekino, kvankam la ĉinaj pladoj estis jam de antaŭe ŝatataj de mi. La emo interesiĝi pri nekonataj manĝaĵoj estis ĉe mi de la infaneco. Mi memoras, ke kiel infano en infanlibro mi legis pri rostita pomo. Ne eblas nun certigi en kiu libro mi legis tion, mi nur memoras ke estis el iu porinfana literaturaĵo el Eŭropo. Eble temis pri verko de la sveda verkistino Astrid Lindgren. Mi petis mian patrinon kuiri por mi tiun nekonatan manĝaĵon, kaj surpriziĝis pri ĝia nekutima gusto. Sed dank' al tio nun mi ĉiam rememoras mian infanecon, kiam mi havas okazon gustumi la varme rostitan pomon, kiu gustas kaj dolĉe kaj acide.

 

    Ĉu ĉina antipatio al pompecoj volvitaj per lardo?

 

    Kuiri pomon certe ne apartenas al la tradicia repertuaro de la kuirartoj en orienta Azio. Sed lastatempe, en iu mateno mi retrovis en mia fridujo du pomojn, kiujn mi ricevis en nia laboreja manĝejo. En la manĝejo ĉe la tagmanĝo oni kutimas doni frukton aŭ jahurton por forporti kaj konsumi poste. Ĉeestis en la glaciŝranko ankaŭ pecoj da lardo, tiel ke mi malŝparis iom da peno, nekutima en labortaga mateno, por prepari distranĉitajn pompecojn volvitajn per lardo, kaj fine friteti la tuton sur pato. Certe temas pri plado iom ekzotika ankaŭ por mi, sed mi sciis, ke pomo kaj viando estas bonaj kunuloj sur telero ĉar la nutraj elementoj de pomo povas helpi vin digesti viandon.

 

La plado "pompecoj volvitaj per lardo", kiun mi preparis

 

    Nur kaprice mi fotis tiun matenmanĝon per mia saĝtelefono kaj alveninte al la laborejo ĝin montris aŭ sendis al pluraj ĉinaj kolegoj aŭ geamikoj. La reago estis surpriza. Preskaŭ ĉiuj grimacis kaj diris al mi: tia afero certe devas esti malbongusta. Iu ĉinino diris, ke manĝi pomon kun viando estas stranga ideo. Mi retumis kaj trovis, ke tian recepton prezentas ankaŭ iuj ĉinlingvaj retejoj, kaj sendis kelkajn ligojn al la kontestantaj geamikoj, sed tio tute ne efikis, kaj unu el ili severe verdiktis: "la gusto de tiuj ĉinoj, kiu prezentas tian recepton, certe estas detruita."

 

    La riĉeco de la ĉina kuirarto

 

    La ĉinoj estas grandaj gastronomoj, kaj oni ŝerce diras, ke ili manĝas ĉion kun flugiloj krom aviadilon, ĉion kun kvar piedoj krom tablon. Sed estas evidente, ke por ke ĉinoj povu manĝi ĉiujn tiujn aferojn ili devas esti kuiritaj laŭ la ĉina maniero kaj ne per aliaj. Fakte la ĉina kuirarto estas tiom riĉa, kaj ankaŭ havas diversajn regionajn apartaĵojn, tiel ke oni tute ne sentus bezonon manĝi ion alian dum la tuta vivo.

 

    Multaj eksterlandanoj lastatempe laŭdas la japanan kuirarton, sed fakte la vere tradicia ne estas tiom riĉa. Estas parte pro tio, ke la japanoj post la komenco de la moderniĝo antaŭ cent kelkdek jaroj, komencis akcepti kuirartojn el aliaj landoj, tiel ke nuntempe plimulto de la japanaj infanoj, se vi demandas ilin pri ŝatataj pladoj, mencias kareon kun rizo (veninta el Britio kun la fora origino en Barato), ramen-nudelojn (el Ĉinio), spagetojn (el Italio).

 

    Pensi pri finna sangokolbaso en brazila restoracio

 

    Venis semajnfino kiam mi elverkis tiun ĉi artikolon ĝis la lasta paragrafo. Tiam mi havis okazon vespermanĝi kun japanaj geamikoj en iu brazila restoracio. Vidu, ke japanoj ne iras al japana sed brazila restoracio en Pekino! Sed tiam ni devis senti kulturan diferencon. Estis malfacile por ni konsumi tiom multe da viando kiom konsumas klientoj ĉe aliaj tabloj, kiuj plejparte ŝajne venas el Eŭropo aŭ Amerikoj, mondopartoj kie tradicie superregis la manĝado de viando. En Japanio antaŭ la moderniĝo, ĝis antaŭ unu jarcento kaj duono, pro influo de budhismo ne tre kutime estis manĝi viandon, kaj por manĝi sovaĝan apron kaptitan oni devis pretendi, ke ĝi ne estas besto sed fiŝo!

 

Sceno en brazila restoracio: ĉu karnavalo, karnovalo aŭ karnovoro?
 

    En tiu okazo, cetere, mi enketis ĉu miaj japanaj kunmanĝantoj ŝatas la recepton: pompecoj volvitaj per lardo. Montriĝis, ke plimulto el ili eĉ ne sciis ĝian ekziston, kaj nur unu diris, ke li ĝenerale ne ŝatas kuiritajn fruktojn. Do mi verŝajne devas korekti mian antaŭjuĝon pri la konservativeco de la ĉinaj... langoj. Mi konstatis, ke mi fakte apartenas al aventuremuloj, almenaŭ se temas pri manĝaĵoj.

 

    Tio memorigas al mi, ke en 1995, kiam mi por la unua fojo vojaĝis al Eŭropo (mi partoprenis la Universalan Kongreson en Tampereo, Finlando), mi tuj voris nigran sangokolbason, kiu estis ofertita en iu kongresa vespero. Sed supozeble multaj japanoj hezitus kaj ne kuraĝus manĝi tian aferon. Kontraste en Ĉinio, kie la tradicia gastronomio esence estas karnovora, oni ja manĝas sangokoagulaĵon.

 

    Mi komencis tiun ĉi artikolon per iom modifita Zamenhofa proverbo. Utilus kroni ĝian finon, por la monda paco gastronomia, same per Zamenhofa proverbo: Pri gustoj ... oni disputi ne devas.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments