El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alibaba ŝanĝas ne nur la vivon de ĉinoj, sed ankaŭ tiun de rusoj

| 2017-07-04
Bookmark and Share
 

    Ĉiuj fruktoj akiritaj de la grupo Alibaba en Rusio de 2012 ĝis 2016 povas esti resumitaj per jenaj vortoj: transdoni la varojn el Ĉinio al rusaj aĉetintoj kaj kultivi la kutimon de rusoj aĉeti per interreto. Sub la premado de internaciaj retkomercantoj kiel Amazon.com, kaj lokaj komercretejoj, Alibaba leviĝis iom post iom kaj fariĝis la plej granda retejo pri elektronika komercado en la rusa merkato.

 

    Koncerna fakulo de la ĉina ministerio pri komerco diris, ke la infrastrukturo konstruita en la framo projektita laŭ "La Zono kaj Vojo" antaŭenpuŝis la disvolvadon de translanda elektronika komercado, kaj la malfermo de surteraj transportaj vojlinioj, ekzemple tiu de la ĉina-eŭropa fervojo de kargotrajnoj, malaltigis la koston de transportado inter diversaj landoj.

 

    Kiam Alibaba atingis Rusion, lokanoj apenaŭ zorgis pri reta aĉetado. Amazon.com kaj aliaj fremdaj komercaj retejoj plene spertis malfacilojn, malbone kreskis ankaŭ la lokaj retejoj. Ĉiuj el ili trafis du problemojn: unue, ne estis sufiĉe da varoj ĉar multaj vendaĵoj en Rusio estis importitaj; due, Rusio estas vasta, dum ĝia loĝistika industrio estis postrestinta.

 

    Alibaba rekte kontaktis gvidantojn de la rusaj poŝto kaj dogano, kaj ili okazigis kunvenon por diskuti kaj solvi la problemojn. Sekve, Alibaba helpis la rusan flankon starigi elektronikan sistemon kaj altigis la efikon de kontrolado ĉe la landlimo.

 

    Nun la pakaĵkuriera servado en Rusio havas pli grandan kvanton de pritraktataj pakaĵoj kaj ankaŭ pli altan nivelon, tiel alportante novan movforton al la rusa ekonomio.

 

    La kreskado de Alibaba en Rusio helpis ne nur la loĝistikan evoluon, sed ankaŭ novigon de la banko-sistemo.

 

    Alibaba helpis al kelkaj bankoj de Rusio fari teknikan plibonigon kaj anticipe prenis rimedojn antaŭ la grandaj rabatkampanjoj de sia retejo. En 2016, post la aĉetfestivalo en la 11-a de novembro multaj rusaj aĉetantoj estis kontentaj, ke surreta pagado estis sufiĉe glata.

 

    En la pasintaj kelkaj jaroj plejparto de la varoj menditaj pere de AliExpress.com (internacia komercretejo de Alibaba) fare de rusaj aĉetantoj estis produktitaj en Ĉinio kaj transportitaj al Rusio. Sed nun Alibaba pli kaj pli multe vendas rusajn produktaĵojn al rusoj, efektivigante la indiĝenigon de produktado kaj komercado.

 

    La progresinta ĉina elektronika komercado ne nur kultivis en Ĉinio aron da surretaj aĉetantoj, sed ankaŭ helpis al granda nombro da mez- kaj malgrandaj firmaoj disvolvi vendadon. Jen la sukceso de Alibaba en Ĉinio estas kopiata en Rusio.

 

    Jam en la retejo de Alibaba sin registris kelkaj rusaj firmaoj, kiuj vendas meblojn, vestojn, elektrajn hejmajn aparatojn kaj aliajn. Alibaba esperas, ke la firmaoj regos la kapablon de surreta vendado per kunlaboro kun AliExpress.com, kaj ke ili ne nur plivastigos sian parton en la merkato de Rusio sed ankaŭ atingos Ĉinion, Eŭropon kaj eĉ la tutan mondon.

 

    Nun estas la plej bona tempo por la plenampleksa partnereco por strategiaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio. Ekde la 3-a de julio ĉina prezidanto Xi Jinping estas vizitanta Rusion. Sur la bazo de reciproka profito estos pli granda spaco por ambaŭflankaj rilatoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments