El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj grandaj pandoj en la Berlina Bestoĝardeno

| 2017-07-05
Bookmark and Share
La 24-an de junio en la halo de la flughaveno Schönefeld en Berlino germanaj geknaboj tuŝis foton de la pando "Jiaoqing".
 
 

    La 24-an de junio Berlinon atingis du grandaj pandoj "Mengmeng" kaj "Jiaoqing" el la Chengdu-a Esplora Bazo por Reproduktado de Grandaj Pandoj en la sudokcidenta parto de Ĉinio. Tio estas post 5-jara intervalo kaj la dua fojo, ke germanoj povas vidi grandajn pandojn en sia propra lando.

 

La 3-an de julio en la Berlina Bestoĝardeno Zheng Hao, bredisto de la Chengdu-a Esplora Bazo por Reproduktado de Grandaj Pandoj, montris al raportistoj manĝaĵon de pandoj en la formo de lunkuko farita el farunoj de rizo, tritiko, sojfabo kaj maizo.
 

    La pandoj ricevis elstaran bonvenigon egalan al tiu por la germana futbal-teamo, kiam la lasta revenis al Germanio kiel ĉampiono de la Monda Pokalo en 2014 okazinta en Brazilo. Kaj nun la du pandoj loĝas en ĉin-stilaj konstruaĵoj en angulo de la Berlina Bestoĝardeno. La konstruaĵoj estas speciale konstruitaj de la germana registaro kun investo de 10 milionoj da eŭroj.

 

    Estas antaŭvidate, ke la pando-pavilono en la Berlina Bestoĝardeno oficiale malfermiĝos dum la ŝtatafera vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Germanio inter la 4-a kaj 6-a de julio. Tiam Xi Jinping kaj germana kanceliero Angela Merkel kune ĉeestos la malferman ceremonion. Laŭ la loka publika opinio tio ankaŭ estos unu el la plej gravaj aktivecoj en la kampo de kulturaj interŝanĝoj dum la ĉi-foja vizito de Xi Jinping.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments