El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faras ŝtataferan viziton al Germanio

| 2017-07-05
Bookmark and Share
 

    La 4an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Berlinon por ŝtatafera vizito al Germanio.

 

 

    Nome de la ĉina popolo, Xi Jinping esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la germana popolo. Xi atentigis, ke en la lastaj 45 jaroj, post stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, la du landoj profundigis pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigis dulandajn rilatojn al nova nivelo surbaze de egaleco, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno. La kunlaboro inter ambaŭ landoj profitigis la du popolojn kaj ludis pozitivan kaj ekzemplan rolon en ĉin-eŭropa kaj azi-eŭropa kunlaboroj. Kiel ĉefaj ekonomioj en la mondo, la du landoj havas vastajn kaj komunajn interesojn, kaj havas respondecon por antaŭenpuŝi stabilecon kaj prosperon de la mondo.

 

 

    Xi Jinping emfazis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio alfrontas novan disvolvan ŝancon. Li esperas kune kun la germana gvidanto difini novajn celojn por disvolvi ĉiuflankan strategian partnerecon de la du landoj. Ĉinio volas klopodi kun Germanio antaŭenpuŝi la pintkunvenon de Grupo 20 en Hamburgo surbaze de tiu en Hangzhou pasintjare, eligi pozitivan signalon de malfermo, kunlaboro kaj kungajno, kaj aldoni novan movforton por la kresko de la monda ekonomio.

 

 

    Xi Jinping atingis Germanion post ŝtatafera vizito al Rusio. En Germanio Xi Jinping partoprenos la 12an Pintkunvenon de Grupo 20 en Hamburgo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments