El Popola Ĉinio>头条新闻>

La iniciato "La Zono kaj Vojo" ludos ŝlosilan rolon por la disvolviĝo de la monda ekonomio

| 2017-07-06
Bookmark and Share
 
 

    En la pasinta jaro la pintkunveno de G20 okazinta en Hangzhou, Ĉinio, ellaboris la Planon pri Kresko per Novkreado de la Grupo 20, en kiu oni decidis trovi radikalan manieron por la daŭrigebla kaj sana kreskado de la monda ekonomio. En la pintkunveno de G20 okazonta en la 7-a kaj la 8-a de julio ĉi-jare en Hamburgo, Germanio, la partoprenantoj pluapaŝe diskutos pri efektivigo de la rimedoj por regi la mondan ekonomion. Unu el la temoj pri kiuj la internacia komunumo nun interesiĝas estas kiel Ĉinio, membro de G20 kaj la gastiginto de la lastjara pintkunveno, ludos sian rolon en la ĉi-foja kunveno.

 

    G20 frontas multajn riskojn pri ĝiaj regad-sistemo, mekanismo kaj efikoj. Estas bezonate, ke Ĉinio kaj aliaj disvolviĝantaj kaj emerĝantaj landoj ĉiuflanke antaŭenpuŝu la altgradigon de G20.

 

    La iniciato "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio, kiel "publika produktaĵo" de la lando, estas ankaŭ "ĉina projekto" por solvi la problemon de malkresko de la monda ekonomio. Fakte, la iniciato havas intimajn rilatojn kun internacia komerco kaj mediprotektado, pri kiuj multe zorgas la eŭropaj landoj.

 

    La iniciato "La Zono kaj Vojo" celas, ke diversaj landoj pliigu interkonektojn unuj kun la aliaj pri siaj evolu-strategio kaj politika komunikado, kaj formu kunlaboradon kunordige disvolvigatan. Tio estas eĥo de la klopodoj faritaj de G20 por kunordigo de makroekonomiaj politikoj en la tuta mondo. "La Zono kaj Vojo" pledas por plifortigo de kunligoj de instalaĵoj, glatigoj de internacia komerco kaj interfluoj de financo por produkti la movforton de kreskado de la monda ekonomio kaj reagi kontraŭ ĝiaj alĝustigoj. Kaj tiuj celoj plene akordiĝas kun tiuj de G20 por la solida kaj daŭrigebla kresko de la monda ekonomio. "La Zono kaj Vojo" rekomendas la konstruadon de malfermita monda ekonomio, efektivigon de la celoj de UN pri daŭrigebla evoluigo en 2030 kaj solvon de la malekvilibra disvolviĝo de la mondo, kaj ĉio ĉi tio estas simila al la klopodoj de G20.

 

    "La Zono kaj Vojo" konstante emfazas verdan disvolviĝon, kaj tio ĝenerale akordiĝas kun la mediprotekta tendenco de la mondo. Konsiderante el la perspektivo de la idealo la firmaoj povos kaj gajni monon kaj havi renomon, nur se ili realigos verdan disvolviĝon respondante al la mediprotektaj bezonoj de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Tiel, ili eblos havi kungajnojn kaj el la mikronivela perspektivo de ekonomia profito kaj el tiu de prestiĝo de ŝtato.

 

    "La Zono kaj Vojo" estas plano por ĉiuflanka evoluo, inkluzive de mediprotekto. Ĉinio unue iris laŭ la vojo "disvolviĝo antaŭ poluci-regado", kaj pro tio komence ne havis monon por investi en la kampo de mediprotektado. "La Zono kaj Vojo" celas eviti tiun ĉi problemon, tiel ke oni kaj protektu la medion kaj antaŭenigu la disvolviĝon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments